Robert Goddard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Goddard
pionira usona raketfaristo
pionira usona raketfaristo
Persona informo
Naskonomo Robert Hutchings Goddard
Naskiĝo 5-a de oktobro 1882
en Worcester, Masaĉuseco, Usono
Morto 10-a de aŭgusto 1945
en Baltimore, Marilando, Usono
Mortokialo ezofaga kancero
Tombo Hope Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Clark • Worcester Polytechnic Institute • South High Community School
Subskribo Robert Goddard
Familio
Patro Frankie Ruiz
Edz(in)o Esther Christine Kisk
Okupo
Okupo aeronautical engineer • fizikistoinventisto • matematikisto • inĝenieroastronomo
vdr
Goddard kaj lia raketo en 1926.

Robert Hutchins GODDARD, nask. je la 5-a de oktobro 1882, mort. je la 10-a de aŭgusto 1945 estas pioniro konstruante raketojn interalie cele al kosmoesplorado.

Tion li diris ĉe la fino de sia teĥnika libro publikigita en 1920 A method reaching extreme altitudes (metodo por atingi ekstremajn altecojn). Kvankam li tion esprimis kun sobro kaj atentigo al supertrapasendaj malfacilaĵoj, tiuj kelkaj linioj en la libro altiris je li tempeston da priridoj, kaj lia domo estis sturmita de ironiaj gazetistoj (tamen kiel sciate la historio montris, ke li pravis!).

Li enamiĝis je la virino, kiu tajpis lian manuskripton kaj du jarojn pliposte ili geedziĝis.

Lia pasio ekis frue: kiam li estis 15 jara foje grimpinta en ĉerizarbon, li ekrevis pri planedo Marso, kaj li promesis al si ke iam li iros sur Marson, kaj li dum la tuta vivo ĉiun 19-an de oktobro ree grimpis en la ĉerizarbon por refari sian solenan promeson! (en la jaro 1938-a, ventego faligis la arbon).

La 16-an de marto 1926 li startigis la unuan raketon pelitan de likvaj bruligaĵoj (likva oksigeno kaj benzino).

Eksteraj ligiloj

greke http://www.time.com/time/time100/scientist/profile/goddard.html greke http://www.gsfc.nasa.gov/gsfc/service/gallery/fact_sheets/general/goddard/goddard.htm greke http://www.clarku.edu/offices/library/archives/GoddardBio.htm

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara