Robert Peel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Robert Peel

Siro Robert PEEL, barono (n. 5-an de februaro 1788, Bury, Lanchasire, Anglio – m. 2-an de julio 1850, Londono), brita ĉefministro (1834–35, 1841–46), fondinto de la Konservativa Partio kaj la unua konservativa registaro. Oni ligas al lia nomo la forviŝon de leĝoj barantaj la grenan importon.

Lia patro estis riĉa teksaĵa fabrikisto, Peel studis en Harrow kaj Oksfordo kaj kiel li atingi plenaĝon, li iĝis parlamenta reprezentanto per helpo de patra mono (1809). Kiel kapablan junulon, oni nomumis lin en 1810 vicministro pri militaraj kaj koloniaj aferoj.

Du jarojn poste li respondecis kiel ŝtata sekretario pri Irlando, li kontraŭis enparlamentiĝon de la katolikoj. Li iĝis en 1817 parlamenta reprezentanto de la Oksforda Universitato, en 1819 prezidanto de la deviza komisiono.

Kiel ministro pri internaj aferoj, li radikale tralaboris la punleĝojn (1825-1830), en 1829 starigis policojn en Londono. Oni nomis la policistojn kiel filojn de Bobby aŭ „bobbioj”.

Kiam ŝanĝiĝis persono de la ĉefministro en 1827, Peel abdikis protestante kontraŭ la egalrajtigo de la katolikistoj. Komence de 1828 li revenis kiel ministro pri la internaj aferoj kaj kiel gvidanto de la Malsupra Ĉambro.

Post fondiĝo de la Irlanda Katolika Asocio (Catholic Association), okazis politika krizo en 1828–29 kaj Peel devis abdiki. Wellington konvinkis en 1829 Peel-on por revenis en la oficon kaj akceptigi la kompromisojn favorajn al la katolikoj. Pro la opiniŝanĝo, oni atakis lin kaj perdis eĉ la reprezentantan sidejon de Oksfordo.

Li iĝis ĉefministro en novembro de 1834, sed la Konservativa Partio ne havis plimulton en la Malsupra Ĉambro. Lia manifesto de Tamworth fundamentis principojn de la konservativa reformo kaj li iĝis gvidanto de la partio. Li abdikis en 1835, kiam kunagadis la opoziciuloj (liberaloj, radikaloj, naciaj irlandanoj). Dum la sekvaj ses jaroj, la Konservativa Partio daŭre fortiĝis. Post la parlamentaj elektoj de 1841, li gvidis la plej gravan registaron de la jarcento.

Dum lia regado, li draste malpliigis la protaktajn dogantarifojn, enkondukis la imposton de la enspezoj, ellasis bank-leĝon en 1844, kiu bazis sur orsistemo.

Peel plibonigis la eksterlandajn rilatojn al Francio kaj Usono. Post kiam fiaskis la komploto de O'Connor en Irlando (1843), Peel starigis komisionon pri analizo de situo de la bienuloj kaj la irlandaj luistoj. Li akceptigis en 1845 leĝon pri larĝskala studebleco de la irlandanoj.

Ĉar Peel liberale rilatis al la irlanda demando kaj eĉ monapogis katolikan pastroedukejon de Maynooth, ekis grandajn kontraŭsentojn en la protestanta Anglio kaj eĉ malboniĝis lia pozicio en la partio.

La terpoma fitoftoro de 1845 kaŭzis en Irlando grandan malsategon. Peel volis akceptigi leĝon pri ĉesigo de la Grenleĝoj, sed tio ne sukcesis kaj li devis abdiki en 1845.

Ĉar Lordo John Russell ne sukcesis starigi registaron, Peel revenis en la oficon kaj post longa politika batalo, en junio de 1846, oni ĉesigis la grenleĝojn.

Li apogis ĝismorte la liberan komercadon kaj liberalan registaron de Russell. Li mortis en 1850 pro rajda akcidento.