Rockhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rockhausen
Blazono
Rockhausen (Germanio)
Rockhausen (Germanio)
DEC

Map

komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Ilm

+

Komunumo Amt Wachsenburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 0361
Poŝtkodo 99102
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070044
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 54′ N, 11° 2′ O (mapo)50.90194444444411.040555555556Koordinatoj: 50° 54′ N, 11° 2′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 300 m
Areo 4,00 km²
vdr

Rockhausen estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2020 estas parto de la komunumo Amt Wachsenburg. Fine de la jaro 2018 la tiam ankoraŭ memstara komunumo havis 276 loĝantojn. En Rockhausen, malproksime de la preĝejo, troviĝas la geografia centro de Turingio.

loka kirko

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la vilaĝonomo ne klaras. Ĝi menciitis la unuan fojon en la 16.1, kaj en la 16.10.1194 en la majenca dokumentoregistro 2/588 sub la nomo Rockhusen; sekve tio havas la saman aĝon kiel la mencio de la nobelaj familioj Rockhausen. Ekde 1257 la komunumo nomiĝis Rockhusen, en 1259 Roc h husin, en 1277 Rogehusen, ekde 1302 Ruchhusen, en 1309 Roc husin, poste Rockhusin kaj ĉirkaŭ 1506 la nomo estis Roghusen. Verŝajne temis pri setlejo kreita fare de la frankoj apartenante al sistemo de gvatistaj stacioj. Laŭ la plej malnova endokumenta formo la nomo eble devenas de la popolo de la Rugioj. Laŭ al finaĵo "-hausen" oni supozas ke temis pri malnova franka reĝobieno interpretote ke la frankoj setligus tie ĉi orientĝermanajn Rugiojn. Eble poste la lokonomo iĝis la nomo de la nobelaj senjoroj de Rockhausen. La ĉefa parto de la nuna teritorio de Distrikto Ilm posedatis fare de la grafoj de Kevern estonte enklavon de la grafoj de Schwarzburg; ĝi estis parto de la administradujo Amt Arnstadt en la supera regadujo de Sc hwarzburg-Sonders ha usen.

La menciitaj senjoroj havis kiel rezidejon akvokastelon starigitan antaŭ 1240, la hodiaŭa Freigut, bieno ĉe la norduesta flanko de la vilaĝo. La etendiĝo sufiĉe da spaco faris maksimume por unu familio se oni taksas la cirkloforman areon ene de la ĉirkaŭanta akvofoso kun diametro de ĉ. 15 metroj. Krome atento faratu ke krom loĝejoj necesus ankaŭ stabloj kaj ekonomiejoj. En 1851 la bieno Freigut nove konstruitis. Ĝis nun konserviĝis spuroj de akvumita defendofosaĵo nutrita fare de Bache-rojo ĉirkaŭante la duonon de la tuto. De la akvokastelo, kiu hodiaŭ uzatas privatdome, nur malmultaj malaltaj murorestaĵoj nun videblas.

En la vilaĝo ekzistas ankoraŭ aliaj bienoj, ekz. la paroĥujo kiu nomiĝas nuntempe Evangelisches Kirchenzentrum. La nuna protestantisma Preĝejo Sankta Elizabeto estas novkonstruaĵo de 1690 kion patronecos la dinastio de Schwarzburg. Ekde 1994 la komunumo apartenas al la Distrikto Ilm; inter 1997 kaj la 31.12.2018 ĝi estis parto de Verwaltungsgemeinsĉaft [??] Riechheimer Berg. Poste, kune kun Kirchheim, forlasitis [??] tiu ĉi administradujo[??]; de tiam responsas prie Amt Wachsenburg.[1][2] Hodiaŭ Rockhausen tre ŝatatas kiel loĝad-komunumo, danke al la proksimeco de la landĉefurbo Erfurto kaj aŭtoŝosea alkondukstrato direkta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]