Rollo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RolloRollo, la migranto estis la franc-latina nomo de Hrolf Ganger (en Skandinavio ankaŭ Gånge Rolf), kiu naskiĝis inter 840 kaj 865[1] en Norvegujo kaj mortis eble en 932[2]). Li estis la vikingo, kiu gvidis en 911 unu el la lastaj grandaj atakoj en Francio. Oni rakontas ke la kromnomo migranto, estiĝis ĉar nenia ĉevalo kapablis porti lian 2 metrojn altan kaj pli ol cent kvardek kilogramojn pezan korpon, kaj tial li devis piediri la tutan vojon de Skandinavujo ĝis Francujo. Sed ĉi tie temas certe pri troigo.

Oni ne certas pri la dato de la morto. Laŭ la fontoj ĝi okazis plej frue en 927 kaj plej malfrue en 933. Ankaŭ pri la mortloko oni ne certas, sed temas verŝajne pri RouenEu.

Vivo

La ruinoj de lia norvega kastelo situas en la suda ĉirkaŭo de Ålesund.

Ekzilita el Norvegujo en 874, li estris grupon de vikingoj, ĉefe danaj kaj norvegaj, kaj atakis marbordajn vilaĝojn de la Norda Maro kaj de la Maniko. Li establiĝis dum kelka tempo ĉe la marenfluejo de la Sejno en 896 plurfoje almonteniris la riveron, konkeris Rouen kaj minacis Parizon, kiun li sieĝis vane en 910.

En 911, post la sieĝo de Chartres, la karolida reĝo Karlo la 3-a, la simpla, cedis al li per la traktato de Saint-Clair-sur-Epte, parton de la Neŭstrio, kun la grafujo de Rouen, bazo de la estonta dukujo de Normandujo. Kompense Rollo malhelpis aliajn vikingojn ataki Neŭstrion. Li baptiĝis en 912 en la katedralo de Rouen sub la nomo Roberto, laŭ la nomo de Roberto, duko de la frankoj (praulo de la estontaj kapetidoj) lia baptopatro.

Post la bapto, Rollo edziĝis al la filino de Karlo la 3-a, Giselle, princino karolida, kiu tiam estis nur 4-jara.

Titoloj

Oni ofte konsideras lin, erare, la 1-a duko de Normandujo kaj fondinto de la dukujo de Normandujo, sed li neniam portis la titolon "duko de Normandujo", nur tiun de "jarlo de la normanoj", la skandinava ekvivalento de grafo, kaj la titolon de grafo de Rouen.

Rollo estas prapatro de la Domo de Normandio, la dinastio de la normanaj grafoj kaj dukoj de Normandujo ekde la komenco de la 10-a jarcento, kaj reĝoj de Anglujo de 1066 (Vilhelmo la Konkeranto) ĝis 1135.

Antaŭe:Jarlo de la normanojPoste:
911-927Vilhelmo la 1-a

Referencoj

  1. La intervikiaj naskiĝdatoj varias de 840 (hispana), 845 (franca, itala), 855 (sveda kaj finna), 860 (germana, angla, norvega, pola kaj rusa) kaj 865 (dana).
  2. Same pri la mortodato la naciaj vikipedioj varias: inter 927 kaj 933 en la franca, 931 ĝis 932 en la germana, 932 en la dana, angla, finna, nederlanda, norvega, pola, rusa kaj sveda kaj 932 ĝis 933 en la itala. Sen kono de la korespondaj fontoj, do ne eblas indiki la ekzaktajn naskiĝdaton kaj mortodaton de Rollo.