Ros' Haruo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Haruo en 1992

ROS' Haruo (naskita je la 29-a de marto, 1954, jure : Leland Bryant Ross) estas usona esperantisto. Lia esperanta nomo baziĝas sur lia japana nomo, Rosu Haruo (呂須•春男); li adaptis ĝin en Esperanton pro la fina -o.

Enhavo

Vivhistorio [redakti]

Li naskiĝis en Seatlo, kaj escepte de unu jaro en Tokio (1967.07-1968.06) kaj du jaroj en Novhaveno (Konetikuto) (1972.09-1974.05) li loĝas la tutan vivon ĝis nun en la aglomeraĵo Seatla. Liaj gepatroj (John Lister Ross, baptista pastro, kaj Janet Jacobsen Ross) mortis en trafika akcidento en aŭgusto 1968, post kio Haruo kaj liaj tri pli junaj gefratoj loĝis ĉe geonkloj en antaŭurbo Kirklando, kie li finis la mezlernejajn jarojn kaj (en 1970) aŭtodidakte lernis Esperanton. Li kontribuas en Vikipedio kiel Vikipediisto:Haruo

Nuna priskribo [redakti]

Li estas Delegito de UEA en Seatlo. Li servis fakdelegite pri pluraj fakoj, i.a. Alkoholuloj Anonimaj, Baptismo, himnologio, kaj suŝio. Li estas baptista laiko. Li loĝas, facile diveneble, en Seatlo. Li tradukas kaj de tempo al tempo eĉ verkas originale.

Eksteraj ligiloj [redakti]

La Lilandejo (persona retejo) TTT-Himnaro Cigneta (granda rethimnaro)