Rosemary West

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rosemary Pauline West, aŭ "Rose" estas Angla seria murdisto. Ŝi naskiĝis dum la 29a de Novembro, 1953 en Barnstaple[1]. Ŝi nun loĝas en prizono en Durham, post la 1995a kulpigo de 10 murdoj. Ŝia edzo, Fred, kiu mortigis sin atendante juĝon, verŝajne laboris kun ŝi torturi kaj murdi almenaŭ 10 junulinojn[2], multaj ĉe la familia domo en Gloucester, Anglio.

Verŝajne Fred West faris almenaŭ 12 murdojn. Rosemary ne partoprenis en la du unuaj; ŝi ankoraŭ ne renkontis Fred dum tiu tempo.

Frua vivo kaj edziĝo al Fred West[redakti | redakti fonton]

Ŝia fraŭlina nomo estis Letts. Ŝia gepatroj estis William Andrew kaj Daisy Gwendoline Letts. La gravedo estis malfacila kaj la patrino suferis de deprimo. Pro tio, gravede, ŝi havis elektran ŝokterapion. Iuj proponis ke tio kaŭzis damaĝon al Rosemary[3]. Dum la adoleskaj jaroj de la vivo de Rosemary, al ŝi mankis humuron kaj ŝi ne ĝuis lernejon.

Post la eksedziĝo de ŝiaj gepatroj, Rosemary ekloĝis sole kun ŝia patro je la aĝo de 16. Dum tiu tempo, ŝi renkontis Fred. Ankaŭ dum tiu tempo, ŝia patro seksperfortis ŝin multfoje. Patro ne apogis la rilaton inter ŝi kaj Fred, sed je la jaro 1970, ŝi jam gravediĝis kun li.

Rosemary malkutime laboris kiel prostituo, ofte dum Fred spektis[4]. Unu de la plej kutimaj vizitantoj al 25 Cromwell Street bordelo estis ŝia propra patro. Ofte ŝi iĝis graveda, kaj naskigis ok infanojn: Heather Anne (Oktobro 1970), Mae (Junio 1972), Stephen Andrew (Aŭgusto 1973), Tara (Decembro 1977), Louise (Novembro 1978), Barry (Junio 1980), Rosemarie (Aprilo 1982) and Lucyanna (Julio 1983).

Kvin de la infanoj estis idoj de Fred, sed Tara, Rosemarie kaj Lucyanna estis idoj de klientoj.

Eĉ post la naskiĝo de ŝia kvara bebo, la patro de Rosemary vizitis por seksumi, kaj poste seksumis kun Anne-Marie, filino de Fred[5].

Krimoj[redakti | redakti fonton]

La West paro kutime kolektis knabinojn de buso haltejoj ĉirkaŭ Gloucester kaj enprizonigis ilin en la West familia domo dum multaj tagoj antaŭ la murdoj[6].

Dum Majo de 1992, Fred seksperfortis unu de siaj filinoj kaj filmis la agon. La filino konfidis al ŝiaj amikoj en lernejo kaj dum la 4a de Aŭgusto, unu amiko diris al ŝia patrino, kiu raportis al la polico. Rosemary estis arestita kiel helpinto de la krimo, kaj la gefiloj adoptiĝis de aliaj gepatroj. En juĝejo, la du primaraj atestantoj rifuzis atesti dum la 7a de Junio, 1993. Tamen, policanoj adis esplori la malaperon de la filino Heather.

Heather Ann West, filino de Rosemary kaj Fred, estis murdita dum Junio, 1987, kaj enfosita sub la ekstera sidejo en la kampo malantaŭ la familia domo. Post la mortigo, la West paro eksplikis al enketemaj najbaroj ke Heather fuĝis kun ŝia lesbanina partnero. Ofte Fred minacis la aliajn gefilojn ke ili "finos sub la grundon kun Heather" se ili malbone kondutis.

Kulpigo[redakti | redakti fonton]

Rosemary pledis senkulpa dum Oktobro de 1995, sed la ĵurio trovis ŝin kulpa je la 22a de Novembro, 1995, de 10 murdoj. La juĝisto kondamnis ŝin al ĝismorta puno en prizono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]