Roy Orbison
Roy Orbison | |
---|---|
Roy Orbison
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Roy Kelton Orbison |
Kromnomo | The big O |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1936 en Vernon |
Morto | 6-an de decembro 1988 (52-jaraĝa) en Naŝvilo |
Edz(in)o | Barbara Orbison |
Ĝenroj | Rokmuziko, Popmuziko |
Profesio | Muzikisto, tekstisto |
Instrumentoj | Gitaro, Voĉa muziko |
Tipo de voĉo | tenoro |
Aktivaj jaroj | 1954 – 1988 |
Parencaj temoj |
Traveling Wilburys |
Retejo | www.royorbison.com |
Signifa instrumento | |
gitaro | |
Roy Kelton Orbison (23-a de aprilo 1936 - 6-a de decembro 1988), kromnomata the big O ("la granda O" en la angla), estis grandinfluanta kantisto kaj komponisto kaj unu el la pioniroj de rokenrolo. Lia kariero daŭris dum preskaŭ tri jardekoj; li komencis ĝin en la 1950-aj jaroj, kiel rockabilly-kantisto. Lia stilo, malpli peza ol tiuj, de aliaj samgenraj artistoj (kiel Carl Perkins kaj Jerry Lee Lewis), kune kun lia kompon-talento, faris lin granda sukcesaĵo dum la transiro al la 1960aj jaroj. Li komponis kelkajn klasikajn muzikaĵojn kiel Claudette, Oh pretty woman, Love hurts, Crying kaj In dreams.