Roza klaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Roza klaso estas termino el hortikulturo, kiu priskribas la engrupiĝon de la rozoj laŭ kriterioj kiel kreskoalto, utiligado aŭ apero de la kulturvario.

Ekde la komenco de la rozbredado en la 18a jarceento ĝis hodiaŭ kreiĝis tutmonde pli ol 30.000 rozo-varioj. Oni dividas ilin hortikulture en diversajn klasojn. Ne temas pri klaso aŭ alia taksono en la senco de la biologia sistematiko. Ankoraŭ ne ekzistas internacie akceptebla divido de la rozoj.

Unue oni povas dividi la rozojn en sovaĝaj rozoj kaj la breditaj kulturrozo, kiuj ankaŭ nomiĝas ĝardenrozoj. La ĝardenrozoj estas dividitaj en malnovaj rozoj kaj modernaj rozoj.

Alia ebleco por dividi rozojn en grupoj estas kreskoformoj kaj utiligado: arbustorozoj, bedrozoj kaj grimprozoj

Sovaĝaj rozoj[redakti | redakti fonton]

En la granda grupo de la sovaĝaj rozoj la hortikulturisto arigas ĉiuj botanikaj rozspecioj. Ĝenerale la sovaĝaj rozoj estas tre variaj kaj facile interkruciĝas. Tial ekzistas multaj subspecioj, varioj kaj formoj.

sovaĝa rozo

Ĝardenrozoj[redakti | redakti fonton]

La ĝardenrozoj estas dividataj en du grandaj grupoj: malnovaj rozoj (ankaŭ nomataj antikvaj rozoj aŭ historiaj rozoj) estas rozoj, kiuj estis kultivitaj antaŭ 1867, kaj modernaj rozoj estas rozklasoj, kiu ekiĝis post la enkonduko de la te-hibridoj ekde.

Malnovaj rozoj[redakti | redakti fonton]

Oni ofte ankaŭ dividas tiujn rozojn denove en du grupojn laŭ David Austin:

  • malnovaj eŭropaj rozoj: Rosa alba, gaŭla rozo, Rosa damascena, Rosa centifolia kaj muskorozoj
  • Malnovaj rozoj kun influo de la ĉina rozo: ĉinia rozo, Portlanda rozo, burbona rozo, Noisette-rozo, Remontant-rozo, te-rozo

Modernaj rozoj[redakti | redakti fonton]

Divido laŭ kreskoalto kaj utiligado[redakti | redakti fonton]

  • noblaj rozoj (kreskoalto 60 ĝis 100 cm)
  • bedrozoj (kreskoalto 60 ĝis 100 cm)
  • etaj rozoj (altokresko 50 ĝis 120 cm)
  • arbusto.rozoj (ĝis 250 cm), unufoje florantaj rozoj kaj plufoje florantaj
  • grimprozoj (ĝis pli ol 10 m), al tiu grupo apartenas ankaŭ trunkrozoj, kaskadaj rozoj kej Rambler-rozoj
  • nano-rozoj (kreskoalto 30 ĝis 50 cm), ankaŭ nomata miniaturaj rozoj
  • grundkovrantaj rozoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten, Ulmer: Stuttgart 1996, Seite 120 ff, ISBN 3-8001-6601-1
  • Klaus-Jürgen Strobel: Alles über Rosen, Seite 83, Stuttgart: Ulmer 2006,
    ISBN 3-8001-4471-9
  • Peter Beales, Tommy Cairns, Walter Duncan: Rosen- Enzyklopädie. Die wichtigsten Wildrosen und über 4000 Gartenrosen, Könemann in der Tandem Verlags-GmbH, 2005, ISBN 978-3-8290-1954-5

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]