Ruĝa nano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arta bildigo de ruĝa nano.

En la astronomia fako, ruĝa nano estas stelo, kiu estas malgranda kaj pli malvarma kompare al aliaj steloj. Laŭ la diagramo de Hertzsprung-Russell, tiaj steloj el la spektra klaso K malfrua aŭ M estas en la ĉefa sekvenco. Ili apartenas al la granda plimulto el la steloj kaj ilia diametro kaj maso estas malpli ol triono, ol la suna diametro kaj maso. Ilia temperaturo surfaca estas sub 3.500 K.

Ili dissendas malfortan lumon kaj vivas dum longega tempo ĉar ili bruligas la hidrogenon tre malrapide.

Oni kredas ke ruĝaj nanoj estas la plej kutima stela speco sed oni vidas ilin malofte pro ilia malalta luma dissendo. Proksima Centaŭro estas la stelo plej proksima al suno, kaj ĝi estas ruĝa nano. Ankaŭ estas ruĝaj nanoj 20 el la 30 sekvaj steloj plej proksimaj al suno.