Ruĝkapa najtingalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapa najtingalo
Ruĝkapa najtingalo
Ruĝkapa najtingalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Luscinia
Specio: L. ruficeps'
Luscinia ruficeps
(Hartert, 1907)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝkapa najtingalo (Luscinia ruficeps) estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj. Ĝi estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed ĝi estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata muŝkaptuledo (Muscicapidae). Ili, kaj similaj malgrandaj specioj, formas la grupon de la Saksikolenoj.

Temas pri malgranda najtingalo 15 cm longa kun tre oranĝaruĝa kapo (kio estas ĉefa karaktero de la specio kaj nomigas ĝin en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie ruficeps signifas precize “kun ruĝa kapo”), nigra vizaĝo kaj nigrebordata blanka gorĝo. Estas grizaj supraj partoj, supra brusto kaj flankoj, blanka resto de subaj partoj, nigreca vosto kun ruĝecaj bazoflankoj (kiel ĉe aliaj najtingaloj) kaj nigrecaj pintoj en vostobordo.

La kanto estas laŭta kaj melodia kun frazoj kiel ĉo ĉak'ak'ak ti cc-vr'rr'rr ti ĉi-vra-v'r'r'r'r ti ĉr'r'r'r ti ĉr'riu'iu'iu. La alvoko estas profunda taktok kaj milda zin si.

Ĝi troviĝas en Ĉinio en la regiono de Siĉuano kaj en Malajzio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj arbustejoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Laŭ BirdLife International la populacio estas kalkulata inter 2,500 kaj 10,000, sed malpliiĝanta pro malpliiĝo de habitato ĉirkaŭkalkulata je 46,600 km2. Oni scias, ke la specio reproduktiĝas nur en kvar lokoj en nordo kaj centro de Siĉuano kaj suda Ŝaanksi, en sudokcidenta Ĉinio. En la Nacia Parko Jiuzhaigu oni aŭskultis 6 kantantajn masklojn laŭlonge de 3-4 km de la valo ĉe Nuorilong en 1991, kaj 4 kantantaj maskloj kaj 2 inoj estis vidataj laŭlonge de ĉ. 400 m de pado en la valo ĉe "akvofalo Perlejo" en junio de 1995. Oni vidis ilin vintre en duoninsula Malajzio. La malmultaj vidaĵoj sugestas, ke probable havas lokigitan distribuadon kaj malgrandan populacion.

Referencoj[redakti | redakti fonton]