Ruĝvostuloj (grupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝvostuloj
Gardenruĝvostulo, Phoenicurus phoenicurus
Gardenruĝvostulo, Phoenicurus phoenicurus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Phoenicurus, Chaimarrornis, Rhyacornis kaj Hodgsonius
vdr

Ruĝvostuloj estas popola nomo por la specioj de la genro Phoenicurus (kiu havigas ankaŭ la nomon de fenikuroj), sed ankaŭ en pli etenda uzado povas servi por la parencajn genrojn de Chaimarrornis, Rhyacornis kaj Hodgsonius, kiuj same estas genroj de birdoj de la familio Muŝkaptuledoj kiu karakteras, kiel la nomo sugestas, pro ruĝeca longa vosto. Tiuj lastaj estas genroj de nur unu aŭ du specioj, dum la Fenikuroj estas genro de pli da dek specioj.

Ili estis iam klasitaj kiel membroj de la familio de Turdedoj, sed nuntempe estas plej ofte traktataj kiel parto de la familio de Muŝkaptuledoj. Estas du ĉefaj grupoj, la jenaj: la veraj Ruĝvostuloj de la genro Phoenicurus kaj la pli diverĝaj kaj ne tre proksime rilataj specioj nome Blankakrona, Plumbagriza, Luzona, kaj la Hoĝsona ruĝvostuloj.

Ili estas insektivoroj surgrundomanĝantaj birdoj, multaj el kiuj havas la ruĝan voston kiu nomigas la grupon. Plej parto de la nordaj specioj estas tre migrantaj.

FAMILIO MUSCICAPIDAE