Ruĝdorsa ruĝvostulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝdorsa ruĝvostulo
Ruĝdorsa ruĝvostulo, reproduktanta masklo
Ruĝdorsa ruĝvostulo, reproduktanta masklo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Phoenicurus
Specio: Ph. erythronotus'
Phoenicurus erythronotus
(Eversmann, 1841)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Eversmana ruĝvostulo, Ruĝdorsa fenikuroRuĝdorsa ruĝvostulo (Phoenicurus erythronotus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj la genro de Phoenicurus, Ruĝvostuloj laŭ popola nomigo aŭ Fenikuroj laŭ adapto de la scienca nomo. La latina scienca nomo de la genro devenas el latinigitaj vortoj de la antikva greka kiuj signifas “purpura” aŭ “ruĝa” (feniko) kaj “vosto” (uros) kaj fakte la plej karaktera eco de la genro estas longa ruĝeca vosto el la nuanco de brikopulvoro pli malpli. Ĝi estis unuafoje priskribita de la germana biologo Eduard Friedrich Eversmann el kiu oni faras alternativan nomon ekzemple en la angla.

Ĝi estas unu el la plej grandaj ruĝvostuloj, 15 al 16 cm longa kun enverguro de 25.5 al 27 cm. La beko kaj kruroj estas nigraj. La masklo en reprodukta plumaro havas nigran maskon kaj grizajn kronon kaj nukon. La dorso kaj pugo estas ruĝecaj, kio estas malofta inter ruĝvostuloj reference al la dorso; ankaŭ la vosto estas, kiel ĉe aliaj ruĝvostuloj, ruĝeca krom la pli malhelbrunaj centraj plumoj. La flugiloj estas malhelaj kun blankaj makuloj en suba kaj centra dorso. La subaj partoj estas ĉefe ruĝecaj kun blanko en ventro kaj subvosto.

Nereproduktuloj kaj unuavintraj maskloj estas similaj, sed multe pli senkoloraj kaj brunaj. Inoj estas ĉefe grizbrunaj. Ili havas ruĝecan voston kun malhela centro, palan okulringon, du sablokolorajn flugilstriojn kaj sablokolorajn bordojn en flugilplumoj.

La kanto estas laŭta kaj vigla. Tiuj birdoj havas ankaŭ mildan, krakan alvokon kaj fajfan alvokon. Ili movas konstante la voston supren kaj suben.

Ili reproduktiĝas en la montaroj de Centra Azio kaj suda Siberio el Tjanŝano al la Montoj Tarbagatajo kaj Altajo kaj ĉe la Lago Bajkalo. Kelkaj birdoj moviĝas suben vintre, dum aliaj, ĉefe en nordoriento, migras pli longajn distancojn. La vintra teritorio etendas el suda Irako tra Irano kaj Pakistano al okcidenta Himalajo. Kelkaj birdoj atingas orientan Arabion. Ili estis kiel vagantoj en Israelo kaj Turkio.

Ili loĝas arbarojn dum la reprodukta sezono, atingante 5400 m super marnivelo. Vintre ili troviĝas en pli malfermaj kaj sekaj habitatoj. Insektoj formas la kernon de ties dieto dum la reprodukta sezono, sed fruktoj kaj semoj gravas vintre.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2007) Species factsheet: Phoenicurus erythronotusArkivigite je 2007-07-10 per la retarkivo Wayback Machine Elŝutita el http://www.birdlife.org on 24/7/2007.
  • Hollom, P. A. D.; Porter, R. F.; Christensen, S. & Willis, Ian (1988) Birds of the Middle East and North Africa, T & AD Poyser, Calton, England.
  • MacKinnon, John & Phillipps, Karen (2000) A Field Guide to the Birds of China, Oxford University Press, Oxford
  • Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998) Birds of the Western Palearctic: Concise Edition, Vol. 2, Oxford University Press, Oxford.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]