Rudolf Janas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rudolf JANAS estis germana esperantisto.

Li estis pioniro de Esperanto-movado en Silezio. Li lernis Esperanton, aŭ venis en Silezion de alia loko kaj entuziasmigis 9 aliajn personojn. La 12-an de aprilo 1905 li fondis lokan grupeton de Germana Esperanto-Asocio en Vroclavo (tiam Breslau) kaj fariĝis ĝia unua prezidanto, kaj, en la sekva jaro, sekretario kaj kasisto. En 1906 li prelegis pri steno.

Poste li translokiĝis al Poznano (tiuepoke Posen, ĉefurbo de la samnoma prusa provinco en Germanio). Tie li fondis Esperanto-grupon en 1908.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]