Ruiloba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 02:04, 24 jan. 2014 farita de Meitneriu (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Ruiloba
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Distrikto Costa Occidental
Poŝtkodo 39738
Retpaĝaro Retejo de la municipo
Demografio
Loĝantaro 790  (2013)
Loĝdenso 52,21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 23′ N, 4° 15′ U (mapo)43.381666666667-4.2508333333333Koordinatoj: 43° 23′ N, 4° 15′ U (mapo)
Alto 35 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 15.3 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Ruiloba (Hispanio)
Ruiloba (Hispanio)
DEC
Ruiloba
Ruiloba
Situo de Ruiloba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ruiloba [+]
vdr

Ruiloba [rŭiLOba] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (norda Hispanio).

Loknomo

La loknomo Ruiloba devenas de Río de la Loba ("rivero de la lupino") kaj ĉi tial la municipa blazono enhavas lupinon. Loknomoj devenaj de riveroj abundas en Kantabrio.

Situo

Ruiloba situas ĉe la Kantabra Maro, en la komarko Costa Occidental. Ties limoj estas: la Kantabra Maro (norde), Comillas (okcidente) kaj Alfoz de Lloredo (sudo kaj oriento).

Vilaĝoj

Jen listo de loĝitaj vilaĝoj en la municipo:

Historio

En diversaj kavernoj estas restaĵoj atestantaj, ke prahomoj vivis en la municipa teritorio jam dum Malfrua Paleolitiko. Tiuj kavernoj estas Conchas aŭ Tijeras, kiu enhavas sambakion de Musterio, la kaverno de Rupicos (en vilaĝo Ruilobuca), kaverno El Portillo (en Casasola), la kavaĵo Torca del Palomar (en Pando) kaj la kaverno Las Cáscaras. Arkeologiistoj Hermilio Alcalde del Río kaj Lasaga Larreta faris diversajn esplorojn en tiu ĉi areo.

Ne estas restaĵoj de Romia epoko, sed oni pensas, ke tra la municipo kuris la Vojo Agripa aŭ, almenaŭ, ĝi estis trapasejo ekde la minoj de Ruiseñada (en Comillas) ĝis la Romia haveno Portus Blendium (hodiaŭa Suances).

Dum Mezepoko, Ruiloba estis parto de la valo de Alfoz de Lloredo, kiu siavice estis parto de Asturio de Santillana. Dokumento de la 12-a jarcento mencias transdonon de bienoj in Rio de Loba (t.e. en rivero de Loba, poste iĝonta Ruiloba) al monaĥejo de Santillana del Mar.

Laŭ libro de registro Becerro de las Behetrías de Castilla (1351), ĝi estis teritorio dependa de la ĉefepiskopo de Burgoso, sed ĝi ankaŭ apartenis al diversaj senjoroj, kaj ekleziaj kaj civilaj. La konflikto inter senjoroj cela al kontroli diversajn teritoriojn en norda Iberio finiĝis en 1581, kiam la reĝo igis la vilaĝaron rekte dependa de sia regado. (escepte de la kvartaloj Trasierra kaj Santa María, kiu plu restis sub kontrolo de la monaĥejo de Santillana). Ĉi tial, Ruiloba (kiel parto de Alfoz de Llordeo) konsistigis la provincon de Naŭ Valoj kaj la postan provincon Kantabrio de 1778. Dum Moderna epoko la ekonomio de la regiono iĝis pli kaj pli bona.

Dum la Liberala Jartrio okazis en Hispanio reformo de la administra organizo kaj laŭ ĝi Ruiloba ampleksis du vilaĝarojn: tiun samnoman kaj Cóbreces. Tamen, en 1835, Cóbreces aliĝis al najbara municipo Alfoz de Lloredo.

Ekonomio

Nun, la ĉefan ekonomian rolon ludas la sektoro serva, instigite de kreskanta turismo pro la proksimeco al municipoj Santillana del Mar kaj Comillas. Ankaŭ agrikulturo (17% de la loĝantaro) kaj ceramiko (ĉefe en la kvartalo La Iglesia) donas laboron.

Naturo

La strando Luaña, inter Cóbreces kaj Alfoz de Lloredo. La rivereto Conchuga (fone) markas la limon inter ambaŭ municipoj.

Ruiloba situas ĉe la Kantabra Maro. En la municipa marbordo rimarkindas tri kaboj: Miradorio, Las Cornejas kaj Ruiloba. En la oriento de Miradorio estas la golfeto Fonfría, kie estas fiŝbredejo. Diversaj riveretoj fluas tra la municipo. Inter ili elstaras la rivereto Conchuga, kiu indikas la orientan limon de la municipo kontraŭ Alfoz de Lloredo. Ĝi fluas en la maron ĉe la strando Luaña, kiu situas en ambaŭ municipoj sed apartenas plejparte al Alfoz de Lloredo.

Fiŝkaptado estas populara en la municipo, samkiel kaptado de marfruktoj kaj algoj. En la sudo la alteco de la tereno estas iom pli granda ol en la resto de la municipo, atingante 303.6 metrojn super la marnivelo.

En la municipo abundas herbejoj, arbaroj el eŭkaliptoj kaj pinoj, kiujn oni industrie plantis. En kelkaj lokoj ankaŭ estas anzino kaj kverkoj. En la municipoj estas kelkaj protektikaj arboj pro ties ekterordinareco: en la bieno La Castañera (en La Iglesia) estas unu anzino kaj unu taksuso kaj en la bieno La Casa de San Pedro (en Liandres) estas ankoraŭ unu anzino.

Folkloro

Pluraj esploristoj pri la kantabra folkloro konsidedas, ke Ruiloba estas naskolando de diversaj dancoj jam ekde tre frua epoko. La plej fama danco devena de Ruiloba estas la danco de lancoj, kiu poste naskis la dancon de Ibio.

Eksteraj ligiloj