Sándor Simó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Simó
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1934 (1934-08-07)
en Budapeŝto
Morto 4-an de septembro 2001 (2001-09-04) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj FilmoTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristo • reĝisoro
vdr

Sándor Simó [ŝAndor ŝimO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simó Sándor estis hungara reĝisoro, scenaristo, produktoro, aktoro, altlerneja instruisto.

Sándor Simó[1][2] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1934 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de septembro 2001 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Simó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris kemian diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1957, poste reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1964. Lia ĉefinstruisto estis János Herskó. Li laboris en la filma produktejo (1964–1970), jam kiel reĝisoro (1970–1977), poste vicproduktejestro (1977–1988), poste ĝismorte produktejestro. Li ankaŭ instruis en la teatra altlernejo inter 1964–1974 kaj 1994–2001. Li ricevis premiojn ekde 1973, la lastan jam postmorte en 2002. Li edziĝis en 1957, 2 gefiloj naskiĝis en 1959 kaj 1967.

Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hanussen (1988)
  • A napfény íze (1999) - kuracisto
  • Ébrenjárók (ankaŭ produktoro, 2002) - elektra muntisto

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Akkor este (1963)
  • Apám néhány boldog éve (1977)
  • Fény-képek gyermekeinknek (1988)
  • Boldog lovak (1996)
  • Moskva Placo (ankaŭ produktoro, 2001)

Liaj scenarlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szemüvegesek (1969)
  • Apám néhány boldog éve (1977)
  • Isten veletek, barátaim (1977)

Liaj filmaj produktaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A három nővér (1991)
  • Közel a szerelemhez (1999)

Liaj disĉiploj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Franciska vasárnapjai (romano, 1989)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]