Sándor Straub

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sándor Straub [ŝAndor ŝtraŭb], laŭ hungarlingve kutima nomordo Straub Sándor estis hungara inĝeniero, oficiro, instruisto, muzeologo.

Sándor Straub

Sándor Straub [1] naskiĝis la 13-an de januaro 1857 en Szolnok. Li mortis la 12-an de februaro 1923 en Nádudvar.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Straub studis en Pest (urbo), Pozsony, Munkeno, sed li iomete lernis ankaŭ en Parizo kaj Londono. Ekde 1876 li estis profesia soldato, en 1884 li atingis la rangon leŭtenanto, poste li revenis al la civila vivo. En 1883 li ekhavis postenon en teknika muzeo, en la sekva jaro li komencis instrui en supera industria lernejo. En 1904 li forlasis la muzeon, poste li okupiĝis pri instruado.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Gázmótorok elmélete, szerkezete, kezelése és üzletköltségei. Munkamérő eszközök. (1887)
  • A gyakorlati elektrotechnika kézikönyve (Manlibro de la praktika elektrotekniko), (1895)
  • Elektrotechnika (1902, poste plurfoje tralaborita ĝis 1908)

Fontoj[redakti | redakti fonton]