Sándor Végh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VÉGH Sándor (ve:g) estis hungara violonisto, dirigento naskita en Koloĵvaro la 17-an de majo 1912 kaj mortinta en Salzburg la 7-an de januaro 1997.

Biografio

Sándor Végh estis lernanto de Jenő Hubay en la muzikakademio ekde 1926 en Budapeŝto. Li komencis sian karieron kiel solisto (1930). Li estis ano de Magyar Trió (Hungara Triopo) (1931-1934). Li estis fondintano de Magyar Vonósnégyes (Hungara Arĉkvarteto) (1935). Ekde 1940 li estis profesoro de muzikakademio. Li fondis en 1940 la Végh-arĉkvarteton. Li loksidiĝis en 1946 en Bazelo. Kiel dirigento li gvidis la propran kamerorkestron (1968-1971), la Marlboro Festivalorkestron (1974-1977, ekde 1978 en Salzburg la orkestron Camerata Academica. En Cervo (Italujo) li organizis en 1962 festivalon por kamerorkestroj kaj en Prussia Cove (Britujo) internacian muzikseminarion (1971). Li instruis en Bazelo (1953-63), en Freiburg im Breisgau (1954- 62), en Düsseldorf (1963-79), en Mozarteum (Salzburg, 1871-97). Li gvidis al invito de Pablo Casals majstrokursojn en Zermatt (1952-1962), li estis gasto de la festivalo de Prades (1953-1969).

Fonto