Jenő Hubay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jenő Hubay [hubai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hubay Jenő estis hungara violonisto, komponisto, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1921).

Jenő Hubay
Memortabulo pri Jenő Hubay

Jenő Hubay [1] naskiĝis kiel Huber Jenő la 15-an de septembro 1858 en Pest (urbo). Li mortis la 12-an de marto 1937 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Hubay jam antaŭ la lernejaj jaroj interesiĝis pri muziko, kiun li lernis de la patro. Dum lernado li samtempe violonadis. Li havis sukceson en koncerto en Parizo jam en 1878. En 1882 li instruis violonadon en Bruselo. En 1886 li hejmenvenis kaj daŭris la instruadon en la Muzikakademio Franz Liszt, kiun li gvidis inter 1919-1934. Liaj studentoj estis ekzemple József Szigeti, Emil Telmányi, Ede Zathureczky. Li ofte koncertadis ankaŭ eksterlande.

Liaj komponaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]