Síyáh-Chál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Karcero Síyáh-Chál (en persa lingvo سیاه چال = laŭlitere "la nigra truo", ublieto / forgeskelo) estis subtera prizono en Tehrano (Ṭihrán, ĉefurbo de Persio), kie Bahá'u'lláh, la Profeto-Fondinto de la Bahaa Kredo, estis enkarcerigita fine de 1852 kaj kie li ekkonsciis por la unua fojo pri sia profeta misio.

Je la 15-a de aŭgusto 1852 la tri babanoj Ṣádiq, Fatḥu'lláh kaj Ḥájí Qásim atencis la reĝon de Persio Náṣiri'd-Dín Sháh Qájár (1831-1896), kiun ili opiniis responsa pri la sovaĝa subpremado de la baba movado. Sekve okazis furioza pogromo kontraŭ la babanoj. Multajn oni amasbuĉadis kaj enprizonigis, aliaj devis forfuĝi aŭ sin kaŝi. Ṭáhirih, la 17-a "Litero de la Vivanto", estis martirigita.

La babanestro Mírzá Ḥusayn 'Alí Núrí titolita Bahá'u'lláh tiam gastis ĉe la frato de la Granda Veziro en somera rezidejo proksima al Tehrano. Eksciinte pri tiu evento, li decidis renkontiĝi kun la Ŝaho por senkulpigi sin, sed survoje li estis arestita, ligita kaj eskortita piede kaj humilige al tiu prizono Síyáh-Chál.

Tiu karcero origine estis subtera akvorezervujo, sen nek lumo nek eliro (krom la unusola enira ŝtuparo). Tie dum kvar monatoj Bahá'u'llah estis enkarcerigita kaj ligita per pezaj ĉenoj kun 150 aliaj malliberigitoj : vojrabistoj, ŝtelistoj kaj murdistoj, kiuj "vivis" (kaj rapide mortis) sen eĉ vestaĵoj aŭ kuŝejoj en plej kompleta mallumo, malvarmo, haladzo kaj putraĵoj.

En tia stato Bahá'u'lláh spertis mistikan eventon similan al tiu de la "ardanta arbeto" de Moseo, al la "Bapto" de Jesuo kaj al la renkontiĝo kun la Arkianĝelo Gabrielo en la groto de la monto Hira de Mohamedo.

Jen kiel Bahá'u'llah poste priskribis tiun sperton en sia Epistolo al la Filo de la Lupo :

"Je la justeco de Dio! Ni havis nenion komunan kun tiu abomeninda faro, kaj Nia senkulpeco estis nedisputeble pruvita antaŭ la tribunaloj. Malgraŭ tio, oni arestis Nin kaj el Nijavarano, kiu estis tiam la reĝa restadejo, kondukis Nin, katenigita, kun nuda kapo kaj nudaj piedoj en la subteran malliberejon en Tehrano. Bruta gardanto, kiu Nin akompanis surĉevale, ekprenis la ĉapelon de sur Nia kapo, dum multaj ekzekutistoj kaj gardistoj pelis Nin antaŭen kun granda rapideco. Oni enfermis Nin dum kvar monatoj en loko abomena preter kompreno. Efektive, malluma kaj malvasta ĉelo estus multe pli preferebla ol la subtera loko, kie estis enkarcerigitaj tiu ĉi Persekutato kaj Liaj kunsuferantoj. Je Nia alveno oni kondukis Nin tra malluma koridoro kaj de tie Ni malsupreniris tri krutajn ŝtuparojn ĝis al la subterejo destinita por Ni. Tiu ĉi loko estis peĉe malluma, kaj Niaj kunmalliberuloj nombris preskaŭ cent kvindek; ŝtelistoj, murdistoj kaj vojrabistoj. Kvankam tiom homplena, ĝi tamen havis nenian elirejon krom la koridoro tra kiu Ni eniris. Neniu plumo kapablas priskribi tiun lokon, nek la lango ĝian putran malbonodoron konigi. La plej multaj el la viroj havis nek veston nek kuŝaĵon. Nur Dio scias kio Nin trafis en tiu odoraĉa kaj fia loko! Tage kaj nokte, en tiu subtera malliberejo, Ni meditis pri la faroj, la stato, kaj la konduto de la babanoj, scivolante kio povintus igi popolon tiel grandaniman, tiel noblan, kaj tiel inteligentan, fari tiel malrespektan kaj insultegan atencon kontraŭ la vivo de la reganto. Tiu ĉi Persekutato tuj decidis ke, post Sia liberiĝo, Li eklaboros kun plej granda peno por regeneradi tiun ĉi popolon. Unu nokton, en sonĝo, la jenaj glorigaj vortoj aŭdiĝis ĉiuflanke: "Vere, Ni igos Vin triumfa per Vi Mem kaj per Via Plumo. Ne malĝoju pri tio kio okazis al Vi, nek timu, ĉar Vi estas sekura. Baldaŭ Dio aperigos la trezorojn de la Tero - homojn kiuj donos al Vi venkon per Vi Mem kaj per Via Nomo, per kiu Dio revivigis la korojn de tiuj kiuj rekonis Lin" [1]

Kaj jen kion li skribis al la reĝo de Persio Naṣiri'd-Dín Sháh Qájár, kiam li publike anoncis al li sian Mision:

"Nur homo kiel la aliaj mi estis, dormanta sur mia kuŝejo, kiam la ventetoj de la Plej-Glora blovis sur min kaj donis al mi la konon pri ĉio, kio estis. Ne de mi devenas tio, sed de Tiu, kiu estas la Ĉio-Pova kaj la Ĉio-Scia. Kaj Li ordonis al mi laŭtigi la voĉon inter la tero kaj la ĉieloj; kaj pro tio trafis min tio kio plorigis ĉiun juĝkapablan homon. Mi estas nur folio movata de la ventoj de la volo de via Sinjoro, la Ĉio-Pova, la Plej-Glora. Lia nerezistebla alvoko trafis min kaj igis min kanti Liajn laŭdojn inter ĉiuj popoloj. Mi vere estis kiel mortinto kiam Lia ordono estis eldirata. La mano de la volo de via Sinjoro, la Kompatema, la Mizerikorda, transformis min. Je mia vivo! Ne propravole mi rivelis min, sed ja Dio Siavole manifestis min. Ĉiun fojon, kiam mi elektis kvieton kaj silenton, jen la Voĉo de la Sankta Spirito, staranta dekstre de mi, min vekis. La Plej-Granda Spirito aperis antaŭ mia vizaĝo, Gabrielo min kovris per sia ombro, kaj la Spirito de Gloro moviĝis plej-profunde de mi mem, ordonanta al mi leviĝi kaj ekparoli." [2]

Fine, post kvar monatoj da mallibereco kaj suferado, Bahá'u'lláh estis oficiale senkulpigita kaj liberigita, sed ekzilita kun siaj familianoj kaj kunuloj al Bagdado (Baghdád, Irako).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko de John Esslemont, ĉapitro 3-a
  2. Traduko el "Dieu passe près de nous" (God passes by / Dio preterpasas), ĉapitro 6-a, paĝoj 127-128, verkita de Shoghi Effendi, tradukita al la franca lingvo kaj eldonita de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Francio, 1970

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa Ortografio ».