SSV Vimaria Weimar '91

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wimaria-stadiono

SSV Vimaria Weimar '91 estas sportoklubo en Vajmaro, Germanujo, fondite en la 1.1.1990 kun registriĝo en la 16.7.1991. En 2021 ekzistas sekcioj pri hokeo, futbalo, ŝako, resaltbalo (d:Q1549761) kaj bovlingo. Intertempe ĝi estis la plej granda sportklubo en Vajmaro gastigante sur turingia nivelo sukcesajn teamojn de handbalo, basketbalo kaj volejbalo.

Hokeo[redakti | redakti fonton]

La plej granda inter ĉiuj estas la hokea sekcio. La malinoj ludis dum la hala sezono 2019/20 ene de la Unua klubarligo. Tre prizorgatas la porjununa trejnado tiel ke venkintaj ekipoj dum la lastaj jaroj ofte venis el Vajmaro. Ĉefa aĵo dumjare estas la klasika pokalo por inoj kaj malinoj en hala hokeo pribatalote la duan semajnfinon de novembroj.

Piedpilko[redakti | redakti fonton]

Longan tempon la ĉi-klubaj futbalistoj estis duarange, post ili de SC 1903 Weimar. Nuntempe oni koncentriĝas nur pri la piedpilkado de la maljunuloj. Jen kelkaj sukcesoj:

  • Halbfinale im Landespokal (duonfinalo ĉe Landa pokalo, 1998/99)
  • WTFB-Pokalsieger (WTFB-pokalvenkado, 1997/98)
  • Halbfinale WTFB-Pokal (duonfinalistoj pri WTBF-pokalo, 2000/01)
  • Bezirksligameister Saison (distriktaj unuuloj, venkoj en 2000/01 kaj 2002/03.)
  • Thüringenmeister alte Herren Ü35 (sekcio de la pli ol 35 jarojn aĝaj - Tutturingiaj majstroj, 2006/07 ĝis 2013/14 kaj 2015/16 kaj 2017/18)

Ŝako[redakti | redakti fonton]

Junaj orientgermanoj ŝakemaj en Budapeŝto dumkonkurse, en 1956

La ŝakluda ero originis el la kunfandiĝo de la ŝakgrupoj de Motor Weimar kaj Rotation Weimar. Dum GDR-tempo Vajmaro famis pri elstara porjunula sportlaboro gajninte plurajn titolojn unuopajn kaj teamajn inter la GDR-junularo ŝakfanatika.

Aparte ĉe porvirina ŝakludo tiu bona tradicio kontinuigeblis en novaj postturniĝaj strukturoj. En la 1990-aj jaroj havis la vajmaranoj dum longa tempo skipon en la Unua federacia ligo. En la sezono 1997/98 la anoj de SC 1903 Weimar] ankaŭ alvenis. Pro manko de nova juna generacio kaj klubforlaso fare de kelkaj virinoj pro privataj kialoj la starto federaci-liga malekis post 1998/99. Inter la pli konataj eksaj sportistinoj Marina Olbrich, Camilla Baginskaite kaj Petra Krupková, kaj antaŭe ĉe SC 03 Weimar respektive Motor Weimar ankaŭ Anke Koglin.

Dum la sezono 2010/11 sukcesis Vimaria I atingi la superan ligon. Kvankam la klas-atingo ja fareblis kun nur propraj sportistoj, la restado enklasa tuj sekve fiaskis. Tio feliĉe remalfiaskis nur en 2015/16.[1]

Post fakta neesto de porjunula trejnado ĉirkaŭ la jaro 2000 renaskiĝis en 2006 porjunula sekcio kaj sekve gevajmaranoj repovis aperi en venkistaj listoj. Pro tio Vimaria Weimar nun denove estas inter la gvidaj turingiaj kluboj kun forta junula parto.[2]

Stadiono historia[redakti | redakti fonton]

Asbach-sporthalo

Wimaria-stadiono konstruitis en 1928 havante kapaciton de 12.000 sidlokoj. La rekordo de okupitaj lokoj estis tamne nur pri 10.000 spektantoj en la 28.10.1928. La planojn stadionajn faris la urba ĉefkonstrudirektoro kaj arĥitekto August Lehrmann.[3] La stadiono kun antaŭareo estas kune kun Schwansee-naĝejo kaj Vajmarhaloparko parto de Verda zono Asbach, kiun realigis furore la municipa ĉefkonstrukonsilisto Lehrmann.

Proksime pli okcidente troviĝas Asbach-sporthalo pri kiu respondecas la urbaj servoj vajmaraj. Kroma sporthalo tie estas Stadion-Tonne.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. fina rezulttabelo de la supera ligo, 2015/16
  2. Horst Hasselmann: "Vimaria-Nachwuchs ist Thŭringens Aushängeschild", TA, 22.7.2019
  3. "Lehrmann, August", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (Hrsg.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 275.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo SSV Vimaria Weimar ’91 en la germana Vikipedio.