Saaltor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saaltor

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoSaalfeld
- koordinatoj50° 38′ 59″ N, 11° 21′ 57″ O (mapo)50.64962211.365773Koordinatoj: 50° 38′ 59″ N, 11° 21′ 57″ O (mapo)

Saaltor (Turingio)
Saaltor (Turingio)
DEC
Saaltor
Saaltor
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Saaltor
Vikimedia Komunejo:  Saaltor [+]
vdr
Saal-pordego en Saalfeld

La Saal-pordego (germane: Saaltor) estas bonege konserviĝinta urbopordego de Saalfeld, Germanio. Kelkaj nomis la pordegon Anĝela pordego (germane: Engelstor).

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi pordego estas la plej malalta loko de la ĉirkaŭfortikaĵo kaj samtempe ties plej eosta. Ĝi servis kiel enirejo por la komercistoj de sur la komerca vojo kondukanta trans la rivero Saale en la regionon de Orlagau respektive al Saksio. La unua mencio estis en 1365; la pordegoturo montras kaj hodiaŭ malfrumezepokan formon. Tamen perdiĝis ensemblego kun la antraŭpordego kiun atestis belege kuprogravaĵo de Matthäus Merian de 1650. En 1816 la antaŭaĵoj barbare malkonstruitis.

La turo mem menciitis nur en 1442; dum la fajrego de 1517 ĝi detruitis sed tuj rekonstruitis estante gravega por la urbodefendo. En 1904 la tegmenta trabaro forbrulis. Kiel la Darr-pordego ankaŭ la Saale-pordego perfekte de multaj jarcentoj transportas mezepokan aspekton. La horizontala projekciaĵo estas kvadrata kaj super la ogivarka transpasejo estas tri etaĝoj. La unua etaĝo samnivelas la defendopadon de la ĉirkaŭfortikaĵo. Videblas ankoraŭ pilastroj kelkaj por la herso. Supre estas sela tegmento inter du ŝtupargabloj kun sep ŝtupetoj.

Laŭ la kronikisto Sylvester Lieb (1625) troviĝis ĉe la flanko rigardanta al la urbokerno fresko pri la primoko de Jesuo dum Via crucis, kio post 1650 forigitis. Sed ja konserviĝis ŝtono meza kun skulptita ĉefanĝelo Miĥaelo: pro tio la pordego ankaŭ nomitis Anĝela pordego.

Ekde 1928 la supraj etaĝoj kun apudaj konstruaĵoj ekuzitis kiel vintrinkejoj. Dum bombardado en aprilo 1945 la pordego mem restis penaŭ maldetruita kontraŭe al la apudaj konstruaĵoj. Multaj homoj mortis restante en bombŝirmilejo tiea. Restaŭradlaboroj profundaj startis en 1998.

Impostejo[redakti | redakti fonton]

Mezepoke estis sur la ponto trans la Saale-rivero kapelo nomita Gehülfenkapelle aŭ simple Ponta kapelo kiu servis kiel doganejo. Post akvego de 1880 ĝi malkonstruitis. Post la inaŭguro de la proksima ĉefstacidomo en 1871 konstruitis ŝtona nova ponto paralela al la malnova pli mallarĝa.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Dehio, Georg: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, Deutscher Kunstverlag 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 1057