Sagitario (planto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sagitario
S. sagittifolia
S. sagittifolia
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Liliopsidoj Liliopsida
Ordo: Alismataloj Alismatales
Familio: Alismacoj Alismataceae
Genro: Sagittaria
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Specioj de genro sagitario (Sagittaria) estas akvoherboj kun plej ofte longpetiolaj , sagformaj, superakvaj kaj lamenformaj subakvaj folioj. Ofte kun stolonoj finiĝintaj per tigotubero, kun unuseksaj, trinombraj floroj kaj kun globformaj pluropaj fruktoj, kies unuopaj fruktetoj estas nuksoj. La verda planto estas venena, ĝi estas ofta fiherbo de rizkulturoj.