Saknesta paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Saknesta paruo
Saknesta paruo
Saknesta paruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Remizedoj Remizidae
Genro: Remiz
Specio: R. pendulinus
Remiz pendulinus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Saknesta paruo, Eŭropa saknestuloEŭrazia saknestulo (Remiz pendulinus) estas paserina birdo de la genro Remiz. Ĝi estas relative disvastigata tra Eŭrazio.

    La aziaj ĉu subspecioj ĉu specioj inkludas la birdojn nome Nigrakapa saknestulo, Remiz macronyx, Blankakrona saknestulo, Remiz coronatus kaj Ĉina saknestulo, Remiz consobrinus.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Dibujo de un nido de pájaro moscón.
    Dibujo de un nido de pájaro moscón.

    Temas pri ĝenerale helgrizeca birdo (11 cm longa) kiu montras kiel plej karaktera eco plilarĝiĝantan nigran maskon el la frunto tra la okulo malantaŭen; la supra limo montras foje iomete da bruneca nuanco. La dorso estas bruna kun ruĝecaj nuancoj kaj pli precize bruna supra dorso kun ruĝecaj nuancoj en la limo kun la helgriza kolo kaj pli malhelbrunaj plumoj en flankaj ŝultroj, kio formas trikoloran zonon. La suba dorso estas formata de nigraj plumoj kun helaj bordoj same kiel la vosto. La subaj partoj estas grizecaj, sed la supra brusto montras ruĝecbrunajn punktojn kaj la ventro flavecan aŭ okrecan nuancon. La beko estas helgriza, konusforma kaj tre akrapinta kaj la gamboj estas pli malhelgrizaj.

    Junuloj estas helgrizbrunaj sen nigra masko nek bruna dorso.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    Ili konstruas prilaboritajn penditajn nestojn, iam uzitajn en Centra Eŭropo kiel hejmŝuoj por infanoj.[1] Ili nestumas plej ofte ĉe riveroj aŭ marĉoj kun abunda vegetaĵaro, precize en arboj kun maldikaj kaj pendantaj branĉetoj el kiuj pendigas siajn nestojn. La maskloj estas poligamaj kaj povas konstrui pli da unu nesto. Foje ili nestumas apude, sed ne temas pri kolonia specio. La nesto estas sakforma kaj havas enirejan tunelon; ĝi estas lerte fiksita al pinto de pendanta branĉeto; la ekstero estas hela kaj kotoneca pro la haroj interplektitaj kun semoj de saliko, poplo kaj tifao.

    La voĉo estas ia “ci-ci-ci”.

    Ili loĝas ĉe marĉoj, ĉeriveraj arbaroj ktp, sed ankaŭ en sekaj zonoj.

    Ili manĝas ĉefe insektojn kaj araneojn.

    Specio[redakti | redakti fonton]

    Tiu specio estis unuafoje priskribita kiel Motacilla pendulinus de Linnaeus en sia Systema naturae de 1758.[2]

    Statuso kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Ĝi estas specio disvastigata en orienta Eŭropo el Germanio kaj Grekio orienten, krom Italio kaj plej norda, orienta kaj suda Hispanio, al Azio. Ili estas migrantaj birdoj en nordaj teritorioj, dum estas loĝantaj birdoj sude.

    La Saknesta paruo havas grandan teritorion de ĉirkaŭ 1-10 milionoj da km², kaj ĉirkaŭkalkulitan populacion de 420,000–840,000 individuoj nur en Eŭropo, kaj estas pruvoj ke la populacio pliiĝas. Laŭ la IUCN Ruĝa Listo ne atingas la kriteriojn de malpliiĝo de populacio je pli da 30 % en 10 jaroj aŭ 3 generacioj kaj pro tio la spceio estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga.[3]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Harrap, Simon; Quinn, David. (1996) Tits, Nuthatches and Treecreepers. Christopher Helm, p. 05–211. ISBN 0-7136-3964-4.
    2. Linnaeus, Carolus. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 89. “M. capite ferrugineo, macula nigra oculan, remigibus rectricibusquc fuscis margine utroque ferrugineis”.
    3. IUCN

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]