Salacgrīva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salacgrīva
Urbo
Monumento al fiŝkaptistoj
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Limbaži
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Rivero Salaca
Supermara alteco m s. m.
Koordinatoj 57° 45′ 06″ N 24° 21′ 26″ O / 57.75167 °N, 24.35722 °O / 57.75167; 24.35722 (mapo)
Areo 13,2 km² (1 320 ha)
Loĝantaro 2 579 (29.01.2021)
Denseco 195,38 loĝ./km²
Urborajtoj 1928
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4033
Vikimedia Komunejo: Salacgrīva
Retpaĝo: www.salacgriva.lv

Salacgrīva estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordo de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Limbaži kaj situas en nordokcidenta parto de la distrikto, sur la bordoj de rivero Salaca. Salacgrīva situas apud la naturparko de Salaca rivervalo kaj en malgranda parto de Marborda herbeja naturparko. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 44 km de Limbaži kaj 106 km de Rigo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 13-a jarcento, setlejo Salacgrīva (Saletsa) situis ĉe la buŝo de la Salaca en livona ŝtato Metsepole. La unua mencio de Salacgrīva estis en 1225.[2] En 13-a jarcento la lando estis konkerita fare de la krucistoj, kaj eniris la parton de Ĉefepiskopujo de Rigo in Livonia ŝtato. Anstataŭ la livona kastelo la Salaca kastelo estis konstruita sur la dekstra bordo de la rivero, kiu unue estis menciita en 1391 en la kroniko de Lubeko kiel Saltze. La kastelo estis ofta celo de atako dum la Livonia Milito, sed dum la Granda Nordia Milito de 1702-1703 estis krevigita kaj ne rekonstruita.

En 1721 la setlejo estis konkerita de la Rusia Imperio. En la 19-a jarcento, evoluinta haveno estis establita en Salacgrīva. En 1928, Salacgrīva ricevis la statuson de urbo. Dum la periodo de la Latva SSR, en Salacgrīva konstruiĝis fiŝskatolfabriko, kiu daŭre funkcias en la 21-a jarcento.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la Marborda malaltebenaĵo (latve Piejūras zemiene).[3]

Averaĝa temperaturo estas -4,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj aŭtovojoj de urbo estas E67/A1 (Rigo-Talino) kaj P12 (Limbaži-Salacgrīva), lokaj vojoj estas V144/V145 (Salacgrīva-Vecsalaca-Mērnieki) kaj V143 (Salacgrīva-Akmeņkalni-Ķekari).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 2 504 personoj sur areo de 12,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 201 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj[2][4]
1939 1000
1969 5000
2000 3609
2021 2576

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj
kune
Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 3609 3296 (91%) 153 (4%) 40 (1%) 29 (1%) 21 (1%) 23 (1%) 47 (1%)
2021 2576 2374 (92%) 100 (4%) 23 (1%) 17 (1%) 17 (1%) 8 (0%) 37 (1%)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kasteltumulo
  • Promenejo kaj lumturo
  • Loka muzeo
  • Naturparkoj de Salaca valo kaj Marbordaj herbejoj

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 275.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Salacgrīva en Vikimedia Komunejo