Saladino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saladino (ĉ. 1138 - 4-a de marto 1193) (Salah Ad-din Yusuf Ibn Ayyub) fondis la etne kurdan Ayyubida dinastion de Egiptio kaj Sirio.

Li naskiĝis en Kurda familio en Tikrit ĉe la rivero Tigris. Post unua milita edukado sub la estrado de selĝuka ŝtatoficisto kaj soldato, Saladin defendis Egiption kontraŭ Krucmilitistoj, abolis la fatiman kalifujon en 1171 kaj restarigis la Sunaismon en Egiptio. Lia famo atingis sian pinton, kiam li rekaptis Jerusalemon je la 2-a de oktobro de 1187 post 88 jaroj da regado de la Krucmilitistoj kaj sukcese defendis la urbon en la Tria Krucmilito.

Malgraŭ lia fiera opozicio al la rego de la Kristanoj, Saladino akiris grandan reputacion en Eŭropo kiel kavaliro, tiagrade, ke ekzistis en la 14-a jarcento epikaj poemoj pri liaj glorfaraĵoj, kaj Danto enmetis lin inter la virtajn paganajn spiritojn en Limbo. Lia rilato kun la reĝo Rikardo la 1-a, kiu venkis lin en batalo en 1191, estis miksaĵo de reciproka respekto kaj de militista rivaleco. Kiam Rikardo estis vundita, Saladino eĉ proponis la servojn de lia persona kuracisto.

Ne longe post la foriro de Rikardo, Saladin mortis en Damasko, kie lia tombo nun estas grava turista allogaĵo.

La nomo Salah ad Din signifas "Lumo de Konscio" aŭ "Rekteco de Konscio", kaj dum jarcentoj Saladin estadis inspiro por Islamanoj en multaj aspektoj. Gubernio ĉirkaŭ Tikrit en moderna Irako, Gubernio Saladino (Salah ad Din), estas nomata laŭ Saladino.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.fidnet.com/~weid/medievalpeople.htm#saladin greke http://www.palden.co.uk/palden/p4-saladin.html greke http://medieval.shadowedrealm.com/articles/exclusive/article.php?id=17

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara