Salimposto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fine de la salomarŝo Gandhi rikoltas salon sur la strando, la 5-an de aprilo 1930 kiel agado kontraŭ la salimposto.

Salimposto referencas al la rekta impostado de salo, kutime starigita proporcie al la volumo de salo aĉetita. La impostado de salo datas reen al 300 a.K., kiam salo estis valora varo uzata por donacoj kaj religiaj proponoj ekde la jaro 6050 a.K. La salimposto originiĝis en Ĉinio, en la jaro 300 a.K. kaj iĝis la ĉefa fonto de financado por la konstruo de la Granda Ĉina Muro[1] Kiel rezulto de la sukcesa profitohava de la salimposto, ĝi ekdisvastiĝis al la registaroj de nacioj tra la tuta mondo; Francio, Hispanio, Rusio, Anglio kaj Hindio estis regionoj kiuj sekvis la ĉinan sistemo. Salo estis uzata kiel valuto dum la Romia Imperio kaj je la fino de sia regado, la romianoj ekmonopoligis salon por financi siajn militklopodojn. Salo estis tiom grava varo dum la Mezepoko ke la registaroj ofte integrigis la salkomercon kiel ŝtata entrepreno. Salo estis unu el la plej longdaŭraj fontoj de enspezo por la registaroj, kaj la impostopolitiko estis tiom sukcesa pro la vivnecesa rolo de salo ene de la homa dieto. Salimpostado estis ekstreme influa en multaj el la politikaj kaj ekonomiaj konfliktoj ene de historio,[2], rezulte en gravaj historiaj okazaĵoj kiel la Franca Revolucio, la Moskva ribelo de 1648, la Salomarŝo en Hindio, kaj la Salimposta Ribelo en Hispanio en 1631-1634.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Spencer, J. (1935). Salt in China. Geographical Review, 25(3), 353-366.
  2. Taxation as a cause of revolution. Alpha history (2015).