Saltoŝnuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝnursaltado de knabino

Saltoŝnuro estas sportilo por korpekzercoj de infanoj kaj plenkreskuloj. Saltoŝnuro povas esti ĉu sinteza, el vegetala fibro aŭ leda ŝnuro. Oni uzas ĝin kiel unu el sportiloj dum ekzercado pri ritma gimnastiko aŭ kiel amuzilo.

Tradicie en mediteraneaj landoj ŝnursaltado estis unu el la plej ŝatataj ludoj por knabinoj, kiuj kutime kantis ritmajn kantojn por faciligi la saltadon kaj plidistriĝi; lastatempe ties uzado ampleksiĝis al plenkreskuloj (kiel sportilo, dekomence ĉe boksistoj) kaj al knaboj ĉefe dum geludado.