Salzburger Verkehrsverbund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salzburger Verkehrsverbund, 2015
Antaŭa emblemo

Salzburger Verkehrsverbund (mallongigo: SVV) estas koopera societo pri sekurigo de funkcianta publika transportado en Salcburgio (Aŭstrujo) kaj parte najbaraj regionoj en Malsupra Aŭstrio kaj Supra Bavario.

Ĝi havas simplan tarifsistemon kun unuiĝo de ĉiuj kaj ĉiaj trafikofertantoj. Post enkonduko de la biletaro myRegio Tickets multo ne nur plifaciliĝis sed ankaŭ senteble malplikariĝis. Ĉiuj antaŭaj semajnaj, monataj, jaraj biletoj ekzemple iĝis aŭtomate validaj por ĉiuj trafikiloj. Eblas elekti inter la sekvantaj biletoj laŭbezone kaj laŭrajte: myRegio Wochenkarte, myRegio Monatskarte, myRegio Jahreskarte, myRegio student-Ticket, myRegio Edelweiß-Ticket, myRegio FerienCARD.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • 1991: Ĉe la salcburgia pritrafikplanato Landesverkehrskonzept 1991 i.a. ankaŭ menciatas la neceso kaj volo krei publikan transportunuiĝon.
  • 27.4.1995: Fondatas SVG (Salzburger Verkehrsverbund Gesellschaft m.b.H.) kun fonda kapitalo de 3 milionoj da ŝilingoj.
  • 28.5.1995: Ekvalidas financadkontrakto inter Salcburgio kaj la Respubliko Aŭstrio: priskribatas ankaŭ la spaca validzonaro kaj la bazajn regulojn de la estonta tarifa sistemo.
  • 1.1.1999: SVV transprenas la prizorgon de ĉiuj biletvendaj aŭtomatoj en Salcburgio.
  • 1.7.2003: La kompleta responseco pri tarifoj venas en la manojn de la unuopaj trafikofertantaj entreprenoj.
  • 30.11.2003: Nova financa kontrakto ekvalidas.
  • 14.12.2003: La liniaro de la urbo Salzburg renoviĝas kaj pliboniĝas; la numersistemo en la zonaro unuiĝas.
  • septembro 2004: La ĝistiamaj porlernentaj senkostveturdokumentoj alinomiĝas je s’COOL-CARD.
  • 16.6.2006: Kelkaj linioj de Deutsche Bahn alvenas kaj S3 inter Freilassing kaj Berchtesgaden adoptas la SVV-tarifon ĝis la kapostacio.
  • 1.2.2007: Richard Kobler iĝas afergvidanto de SVV.
  • 17.9.2013: Richard Kobler demisias.
  • aŭgusto 2013: Enkonduko de federacilandaj tutliniarbiletoj por lernantoj kaj lernogenkaboj (SUPER s'COOL-CARD)[1]
  • februaro 2014: Allegra Frommer iĝas afergvidantino.
  • 12.6.2015: SVV ricevas novajn emblemojn. La nova marko nomiĝas Salzburg Verkehr.
  • 1.1.2020: Enkonduko de la novaj myRegio-jarbiletoj. La zona sistemo ekvalidas nur por simplaj iradoj aŭ tagbiletoj dume aliaj produktoj ekdifiniĝas laŭ regionoj. Nun ene de la regionoj la biletoj ĉie ajn validas.[2]
  • feburaro 2020: Startas la produkto "myRegio student" anstataŭigante "StudentCARD" kun ses monatoj da valideco anstataŭ nur kvin kaj etendiĝo je tutfederacilanda valideco respektive unueca prezo de 150 €.
  • junio2021: Salzburg Verkehr ektenis proprajn kanalojn ĉe Instagram kaj Fejsbuko.

Entreprenoj partoprenantaj[redakti | redakti fonton]

La jenaj entreprenoj ofertas siajn servojn (stato de julio 2021)[3]

  • Albus Salzburg Verkehrsbetrieb GmbH (Salzburg)
  • Berchtesgadener Land Bahn (BLB) (Freilassing)
  • Fischwenger GesmbH & Co KG (Straßwalchen)
  • Gasteiner Verkehrsbetriebe H. Lackner GmbH (Bad Gastein)
  • Hogger GmbH. (Freilassing)
  • Hogger mobil GmbH (Salzburg)
  • krautgartner-bus salzburg gmbh (Salzburg)
  • Landecker Verkehrsbetriebe - Kienzl Reisen GmbH (Schönwies)
  • Stern & Hafferl Verkehrsgesellschaft m.b.H. (Gmunden)
  • Bayerische Oberlandbahn GmbH (Holzkirchen)
  • NEU Touristik GmbH (Mitterberghütten)
  • ÖBB-Personenverkehr AG (Regionalmanagement Salzburg)
  • Österreichische Postbus AG (Regionalmanagement Nord; Regionalmanagement West)
  • Regionalverkehr Oberbayern GmbH (RVO) (München)
  • Salzburg AG (Obus, Salzburger Lokalbahn: Salzburg; Pinzgauer Lokalbahn: Zell am See)
  • Schwab Reisen GmbH (Grödig)
  • Steiermarkbahn und Bus GmbH (Graz)
  • DB RegioNetz Verkehrs GmbH (Südostbayernbahn) (Mühldorf)
  • Tanzberger Reisen GmbH (Faistenau)

Regiono kovrita kaj nombro da pasaĝeroj[redakti | redakti fonton]

Reklambuso, 2014

Krom la landa ĉefurbo Salzburg kaj la kompleta federacia lando Salcburgio ampleksatas ankaŭ partoj de Malsupra Aŭstrio (Innviertel ĝis Braunau am Inn, Hausruckviertel ĝis Attnang-Puchheim, Salzkammergut ĝis Bad Ischl) kaj [[Distrikto Berchtesgadener Land en Bavario.

Servatas pli ol duona milionoj da homoj. En 2015 transportitis:

  • 41,5 milionoj en urbaj veturadoj (inklude de transportilŝanĝantoj)
  • 27,4 milionoj en la regiona trafiko (inklude de transportilŝanĝantoj)

Ĉiutage uzas pliol 188.800 la servojn. Ĉirkaŭ 550 busoj kaj kvin fervojentreprenoj veturas po ĉ. 28 milionojn da kilometroj por jaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-09-29. Alirita 2021-07-17.
  3. Partner: Verbundpartner

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]