Kadoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Kadoko)
Sankta
Kadoko
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 497522
en Kimrio
Morto 580
en Benevento laŭ iuj legendoj
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kimrio vd
Familio
Patro Gwynllyw vd
Patrino Gwladys vd
Gefratoj Cynidr • Maches • Bugi vd
Profesio
Okupo monaĥo vd
Sanktulo
Festotago 21-a de septembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kadoko - en la kimra CattwgCatwg, tradicie Catwg Ddoeth, "Kadoko la saĝa", en la bretona Cado(u), Cadoc, Catuod, Catoc, Cadoan, Cazout, krome Kado, Kadog, Cadoc, Catoc, Catuod, latine Cadochus kaj Cadocus - estas legenda kristana sanktulo, festata la 21-an de septembro. Li naskiĝis ĉirkaŭ 522 (laŭ iuj fontoj jam en 497) en la regionoj Glamorgan, MonmouthshirePowys de Kimrio, kaj mortis laŭ iuj legendoj murdita en sia katedralo de la barbaroj - aliaj legendoj lokigas lian morton en Benevento. Pli certas ke parton de sia vivo li vivis ekster Kimrio en Bretonio, kie insulo estas nomata laŭ li kaj la nomoj de proksimume tridek loĝlokoj aludas al li.

Signifo kaj origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

Cadou aŭ Cado estas la neformala kaj etiga formo de Catuog. Laŭ Albert Deshayes, ĉi tiu antroponimo konsistas el la termino kad en la kimra lingvo, komparebla al la vorto catu en la gaŭla lingvo formortinta jam en la 4-a jarcento, kiu havis la signifon de "batalo".

kirko konsekrita je li en Poullann, Bretonio