Santa Cilia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Cilia
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22791
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 251  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 34′ N, 0° 43′ U (mapo)42.560555555556-0.71444444444444Koordinatoj: 42° 34′ N, 0° 43′ U (mapo) [+]
Alto 649 m [+]
Areo 28,078576 km² ( 280 7.8 576 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Cilia (Provinco Ŭesko)
Santa Cilia (Provinco Ŭesko)
DEC
Santa Cilia
Santa Cilia
Situo de Santa Cilia
Santa Cilia (Hispanio)
Santa Cilia (Hispanio)
DEC
Santa Cilia
Santa Cilia
Situo de Santa Cilia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cilia [+]
vdr

Santa Cilia [santaZIlja] (antaŭe Santa Cilia de Jaca, aragone Santa Zilia) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.

Santa Cilia estas malgranda vilaĝo grava en la historia pasinteco kiel komerca kerno de la zono. Rimarkindas belaj stratetoj kaj tipaj ŝtonaj domoj. Ĝi estas proksime de Jaca tute ĉe la Valo de la rivero Aragón.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Jacetania. Ĝi limas norde kun Puente la Reina de Jaca, oriente kun Jaca kaj Santa Cruz de la Serós; kaj sudokcidente kun Bailo. Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Protektita Pejzaĝo de San Juan de la Peña y Monte Oroel.

La loĝloko Santa Cilia mem (649 msm) estas je 80 km norde de Huesca tute inter la nacia ŝoseo N-240 (inter tiu kaj la rivero Aragón) kaj la aŭtoŝoseo A-21 kiuj konektas kun Puente la Reina de Jaca okcidente kaj kun Jaca oriente.

La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj, trunkokonusaj kamenoj kaj balkonoj kun lignaj prilaboritaj apogreloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arko kaj sonorilturo.

Santa Cilia estis grava en la historia pasinteco.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Santa Cilia: oni malaltiĝis el 511 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 254 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj, montara arkitekturo, tuta urba kerno de ardezaj tegmentoj kun belaj kamenoj, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]