Provinco Santa Cruz (Argentino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por aliaj lokoj same nomataj, vidu en Santa Cruz


Geografio > Ameriko > Sudameriko > Argentino > Santa Cruz (Argentino)


Situo de la provinco


Santa Cruz (en la hispana lingvo Sankta Kruco) estas argentina provinco, situanta en la sudo de la lando.

  • Ĉefurbo: Río Gallegos
  • Surfaco: 243.943 km2
  • Loĝantaro: 196.958 (2001)
  • Loĝdenseco: 0,8 /km²

Historio

En praaj tempoj la regiono estis loĝata de indianoj tehuelĉoj. En 1520 Magelano pasis en la zono. En 1535 Martín de Alcazaba esploris la nunan riveron Gallegos.

Post la sendependeco kreskis iom la loĝantaro. En 1888 oficialiĝas la zono kiel teritorio. En 1884, oni trovis en Kabo Virgenes oron kio okazigis orimpetegon ĉe Fuegio.[1]

Ĝi fariĝis provinco en 1957.

Guberniestro de la provinco estis la posta argentina prezidento Néstor Kirchner.

Geografio

Grava rivero estas Rivero Santa Cruz (Argentino). Norde la Golfo Sankta Georgo estas limo kun la pli norda regiono Ĉubutio.

Kabo Virgenes (Cabo Vírgenes en la hispana, nome Kabo Virgulinoj) estas plej sudorienta pinto de kontinenta Argentino.

Klimato

La vetero estas ĝenerale malvarma dum la tuta jaro.

Ĉefaj urboj

  • Río Gallegos
  • Puerto Deseado
  • Puerto Santa Cruz
  • Caleta Olivia
  • Río Turbio
  • 28 de noviembre
  • El Calafate
  • Puerto San Julián
  • Pico Truncado
  • Las Heras

Bildaro



Notoj

  1. Martinic Beros, Mateo. Crónica de las Tierras del Canal Beagle. 1973. Editorial Francisco de Aguirre S.A. Pp. 55-65

Eksteraj ligiloj

greke http://turismo.elcalafate.gov.ar greke http://www.elchalten.com El Chaltén greke http://www.argentour.com/mapas/santacruzmap.html Mapo de provinco Santa Cruz greke Provinca registaro