Santa Cruz de Grío

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Cruz de Grío
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50324
Demografio
Loĝantaro 97  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 1° 26′ U (mapo)41.3699927-1.4307887Koordinatoj: 41° 22′ N, 1° 26′ U (mapo) [+]
Alto 712 m [+]
Areo 19,513479 km² ( 195 1.3 479 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Cruz de Grío (Provinco Zaragozo)
Santa Cruz de Grío (Provinco Zaragozo)
DEC
Santa Cruz de Grío
Santa Cruz de Grío
Situo de Santa Cruz de Grío
Santa Cruz de Grío (Hispanio)
Santa Cruz de Grío (Hispanio)
DEC
Santa Cruz de Grío
Santa Cruz de Grío
Situo de Santa Cruz de Grío

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cruz de Grío [+]
vdr

Santa Cruz de Grío [santaKRUZ deGRIo] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo kaj domoj.

Santa Cruz de Grío estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas sude de Morata de Jalón, kaj okcidente de Alpartir.

La loĝloko Santa Cruz de Grío mem estas je 73 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 712 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Grío ĉe la montaroj Algairén kaj Vicort. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1505 laŭ kiu ĝi estas inter El Frasno nordokcidente kaj Tobed sudoriente, kaj krome estas Morata de Jalón norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Araboj kreis reton por irigacio. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj. Krome estis ankaŭ juda komunumo. Ĝi apartenis al la Ordeno de la Sankta Tombo. En la sekvaj jarcentoj regis la lokon nobelaj gravuloj.

En la 19-a jarcento ĝi konstituiĝis kiel municipo dekomence kun la nomo Santa Cruz, poste Santa Cruz de Tobed, kaj poste akiris la aktualan nomon ekde 1900.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Santa Cruz de Grío kie oni plialtiĝis el 1 004 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 102 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, ĉerizarboj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la preĝejo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj ĉe la montaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]