Sarah McCullough

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sarah McCullough
Persona informo
Morto 29-an de oktobro 1949 (1949-10-29)
Lingvoj anglaEsperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Sarah McCullough (mortis la 29-an de oktobro 1949) estis nord-irlanda esperantisto kaj instruistino.

Laŭ Esperanto Triumfonta[1], en aprilo 1922 ŝi partoprenis la Internacian Konferencon pri Instruado de Esperanto en Lernejo, kiu okazis en la Sekretariejo de la Ligo de Nacioj, en Ĝenevo. Sarah McCullough partoprenis la eventon kiel instruistino kaj ano de la Skolta Delegitaro, specife kiel delegitino de la Belfasta Skolta Asocio. Kun ŝi el Belfasto ankaŭ partoprenis la eventon kiel anoj de "Neoficiala Instruista Delegitaro" F-ino E. Arnold kaj F-ino E. Foster. Konfirmas la informon la Oficiala Protokolo de la evento, publikigita en la revuo Esperanto[2].

Laŭ Esperanto Internacia[3] ŝi frue aliĝis en 1937 sub la kongresa numero 156 al la 30-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu estis okazonta de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1938 en Londono. Tiam la 30-a UK ĝuis 132 aliĝintojn el 17 landoj, 84 el Anglio kaj nur 1 el Irlando, nome F-ino McCullough.

Laŭ The British Esperantist[4], ŝi forpasis 85-jara kaj tiam estis la plej maljuna esperantisto en Irlando, "fervora laboranto por Esperanto ĝis la morto, aparte en la Belfasta Klubo, de kiu ŝi estis Honora Membro". Pri ŝia morto ankaŭ raportis La Praktiko[5]: "Aktiva membro de UL Universala Ligo, n-ro 4624. Ŝi apartenis al la plej spertaj kaj fervoraj esperantistoj de la lando".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto Triumfonta, la 30-a de aprilo 1922, N-ro 82.
  2. Esperanto: oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio. Jaro 18, n-ro 261 (5, majo 1922)
  3. Esperanto Internacia: monata organo de la Internacia Esperanto-Ligo. N-ro 13 (oktobro 1937), p. 153
  4. The British Esperantist: the official organ of the British Esperanto Association. Vol. 37, N-ro 537/538 (Januaro/Februaro 1950), p. 116
  5. La Praktiko: la gazeto de la mondpopolo. Jaro 15-a, n-ro 7-9 (165-167)/Julio-Septembro 1951, p. 96