Satahovci
Satahovci, hungare Muraszentes estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Murska Sobota.
- Areo: 4 km²
- Alto super marnivelo: 192 m
- Loĝantaro: 310
- Poŝtkodo: 9000
- Aŭtokodo: MS
- Telefonprefikso:
Situo
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Muro (rivero), fine de sakovojo. Aŭtoŝoseo preteriras.
Historio
Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.