Sedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sedo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
La sedo (Sedum kamtschaticum)
La sedo (Sedum spectabilum)
La sedo (Sedum fabaria)
Terburdo sur larĝfolia sedo
La sedo (Sedum oreganum)
Fleksita sedo
Sedum alpestre
La sedo blanka (Sedum album)
Sedum atratum
Sedum telephium ssp maximum

Sedo[1], gras-burĝono[2] (science: Sedum) estas genro de plantoj en la familio krasulacoj (Crassulaceae), kiu entenas dismonde pli ol 500 specioj, multaj el ili estas sukulentaj plantoj. Ĝi estas indiĝena genro en ĉie, krom Aŭstralio, kien oni enportis kelkajn speciojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj radikoj etendiĝas proksime sub la surfaco. Male al aliaj genroj de krasulacoj, ties specioj ne havas rozeton. La tigo estas plej ofte kuŝanta – malofte staranta – kaj sur tiu lokiĝas la folioj kruce kontraŭae. La folioj estas malgrandaj, dikiĝintaj, ofte cilindraj, malofte plataj. Ili ĝenerale ne havas folitigon.

La floroj havas radian simetrion kaj floras plej ofte en umbela paniklo. La floroj havas 5-5 (malofte 6-6) sepaloj kaj petaloj; la nombro de la stamenoj estas sama aŭ duobla. La pinto de la petaloj estas akrapinta, la floro estas stelforma desupre.

Plimulto de la specioj estas moltiga, folisukulenta krasula planto, tio estas ili bone toleras la sekecon. Ili multiĝas per folioj, kiuj bone radikiĝas.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La specioj estas oftaj ornamplantoj, protektaj plantoj en rokĝardenoj, sur sunaj, etgrundaj surfacoj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

esperanta nomo scienca nomo
larĝfolia sedo[2] Sedum telephium
sedo akra[2] Sedum acre
sedo rozkolora[2] Sedum spurium
sedo blanka[2] Sedum album (vidu la apudan foton)
sedo flekita[2]; fleksita sedo Sedum reflexum
Sedum iwarenge
Sedum roseum
Sedum spectabile (vidu la apudan foton)
sedo borda[2] Sedum villosum
Sedum anacampseros
Sedum dasyphylum
Sedum cepaea
sedo finfolia[2] Sedum forsterianum
sedo milda[2] Sedum sexangulare
sedo monta[2] Sedum alpestre (vidu la apudan foton)
sedo angla[2] Sedum anglicum
sedo dikfolia[2] Sedum dasyphyllum
sedo ruĝa[2] Sedum rubens
sedo sekema[2] Sedum hirsutum
sedo kalva[2] Sedum andegavense
sedo hispana[2] Sedum hispanicum
sedo unujara[2] Sedum annuum

Referencoj[redakti | redakti fonton]