Krasulacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Krasulacoj
Crassula ovata
Crassula ovata
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Saksifragaloj Saxifragales
Familio: Krasulacoj Crassulaceae
DC.
Genroj

Multaj, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La krasulacoj (Crassulaceae) estas planta familio kun pli ol 1400 specioj en 30 genroj. Preskaŭ ĉiu havas dikan, karnecan folion. Herboj kaj arbustoj unujaraj aŭ plurjaraj. Ili vivas dismonde, sed abunde en Sudafriko, Meksiko, Mediteraneo. Ili vivas en sekaj areoj, sed evitas la salajn grundojn kaj dezertojn. La nombro de karpeloj kaj petaloj samas. La floroj ĉiam estas duseksaj kaj radisimetriaj.

La akvodeponiga histo en folioj ebligas la travivon de la longaj sekaj periodoj. La stomoj estas malmultaj kaj enprofundiĝintaj en la folion. La muko en la suko obstaklas la transspiradon.

Asimilado okazas ankaŭ fermitaj stomoj: nokte estiĝas malata kaj citrata acido, kiuj dumtage malkombiniĝas je akvo kaj karbona dioksido. Tiujn la planto tuj asimilas.

Pliobligo okazas per vegetativaj metodoj (branĉetoj, folioj povas radikumi).

Insektopolenitaj, la frukteroj ventodisvastigitaj.

Genroj[redakti | redakti fonton]

  • Sedo (Sedum): herboj kaj arbustoj, plejparte kun karnecaj, sukplenaj folioj kaj simetriaj floroj en panikle kunmetitaj cumoj.
  • Sempervivo (Sempervivum): plurjaraj herboj kun dikaj, vitrodaŭraj folioj en densaj rozetoj, el kelkaj el kiuj aperas vertikala ŝoso kun disaj folioj kaj surpinte de la fortika tigo, paniklo de plej ofte 12-nombraj floroj. Ĝi kreskas en sunbrilaj lokoj, pluraj specioj estas ĝardene kulturataj, precipe kiel tapiŝplantoj.
  • Krasulo (Crassula) estas genro de afrikaj herboj kaj arbustoj, plejparte kun ligneciĝantaj tigoj kaj kun dikaj karnecaj folioj.