Seelisberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seelisberg
Blazono de Seelisberg
Mahariŝi-Universitato en Seelisberg
komunumo en Svislando
Kantono Urio
Distrikto En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 58′ 33″ N 8° 35′ 10″ O / 46.97583 °N, 8.58611 °O / 46.97583; 8.58611 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 33″ N 8° 35′ 10″ O / 46.97583 °N, 8.58611 °O / 46.97583; 8.58611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 648
Areo 13,25 km²
Alteco 801 m super marnivelo
Poŝtkodo 6377
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Seelisberg
vdr

Seelisberg estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 648 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Seelisberg situas sur montoteraso 400 metrojn super la Kvarkantona Lago. La plej alta punkte de la komunumo estas la kulmino de la monto Oberbauenstock sur alteco de 2117 m s.m., dum la plej malalta punkto situas ĉe la bordo de la Lago de Urio sur alteco de 434 m s.m. La komunumo konsistas el la partoj Sunnenberg, Oberdorf kaj Unterberg. Krome al ĝi apartenas la loko Treib ĉe la lagobordo, kie situas la ŝiphaltejo kaj kiu estas ligita al la ĉefvilaĝo per kurboriĉa vojo kaj funikularo, kaj la setlejoj Volligen, Geissweg, Schattenhalb, Volligen kaj Wyssig. La plej fama komunumparto estas la herbejo Rütli, kie laŭ la legendo okazis la fondokunveno de la Svisa Ĵurkomunumo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Seelisberg limas en nordo alflanke de la Kvarkantona Lago al Ingenbohl (SZ), en oriento ankaŭ aliflanke de la lago al Morschach (SZ) kaj Sisikon, en sudo al Bauen, en sudokcidento al Isenthal, kaj en okcidento al Emmetten (NW).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al la vilaĝo Seelsiberg kondukas kantona ĉefvojo ek de Stans, sur kiu cirkulas linia poŝtaŭto. Al la ŝiphaltejo en la komunuma parto Treib ĉe la lagobordo kondukas de la vilaĝocentro funikularo kaj kurbariĉa vojo. De Treib Seelisberg atingeblas per la ŝipoj sur la Kvarkantona Lago. La fama herbejo Rütli atingeblas nur ŝipo aŭ per malfacila montara pado.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Seelisberg troviĝas la Europa Maharishi-Esplorcentro de la movado pri Transcendenta Meditado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo sur la malfacile atingebla herbejo Rütli la 1-an de aŭgusto 1291 aŭ laŭ aliaj 1307 estis fondita la Svisa Ĵurkomunumo per la ĵuro de eterna ligo inter la tri prakantonoj Urio, Ŝivco kaj Untervaldo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]