Sejŝela blukolombo
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Alectroenas pulcherrima (Scopoli, 1786) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Sejŝela blukolombo (konata ankaŭ kiel Sejŝela blua fruktokolombo) estas mezgranda kolombo, tio estas birdo de la familio de Kolombedoj, kiu loĝas en arbaraj areoj de la granitaj Sejŝeloj.
Tiu kolombo estas ĉirkaŭ 25 cm longa. La kapo kaj brusto estas arĝentgrizaj kaj tiuj “malkombitaj” plumoj povas elstari kiam la birdo estas ekscitita, igante ĝin pufa. La flugiloj, ventro kaj vosto estas malhelbluaj. Ĝi havas diferencigan brilskarlatan makulon ĉirkaŭokulan el frunto ĝiskrono. La beko estas flaveca kaj ĝi havas malhelgrizajn krurojn.
Tiu afrotropika specio videblas sola, en paroj aŭ en etaj grupoj. Ties dieto konsistas ĉefe el semoj kaj fruktoj. La nesto estas ebena platformo farita el bastonetoj, kun unu aŭ du ovoj.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |