Sellye

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sellye (ŝeje), estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono Sellye, kies centro estas.

Sellye en de partemento Baranya kaj en Hungario

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Villány-Barcs. Antaŭ 200 jaroj ĝi estis en maldekstra bordo de Dravo, sed nun la rivero fluas ĉ. 10 km-ojn pli sude.

Pli frue romianoj loĝis tie. La unua skriba mencio devenis el 1292. En la 14-a j.c. malgranda fortikajo konstruiĝis, kiun la turkoj okupis kaj detruis. En 1551 la komunumo iĝis turka centro ĝis 1689, kiam la turkoj retiriĝis. En 1770 baroka kastelo de Draskovich kune kun parko konstruiĝis, kiu nun estas arboreto. En 1781 la setlejo ricevis la rangon kampurbo. En la 19-a j.c. tie konstruiĝis la unua hungara vaporŝipo, kiu longe flosis sur la Danubo. Inter 1918-1921 la tiama vilaĝo estis distriktejo de Suda Baranya, okupita de serboj. En 1970 ĝi iĝis grandvilaĝo, urbo en 1997.

La urbo estas natura centro de apud-Dravo, kiu havas la hungaran nomon "Ormánság". Aliaj urboj estas for. En Ormánság troviĝas nur vilaĝetoj.

Vidindaĵoj estas katolika kaj kalvinana preĝejoj kaj termala banejo.