Senkondiĉa elekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La senkondiĉa elekto estas doktrino de la kristana teologio kiu precizigas aspekton de la kalvinisma soteriologio. Subtenante la principon de la antaŭdestino, laŭ kiu Dio, ekde la eterneco, antaŭdecidis, laŭ sia neapelaciebla kaj suverena juĝo, kiu estus ricevinta la savigan gracon, kaj kiun li, male, estus forlasinta sekvi la vojon de la peko, tiu doktrino indikas sur kiu bazo Li apogiĝis por dekreti savi certan nombron da homaj estuloj.

La bazo kiun kalvinismo vidas en la mesaĝo de la Biblio por la decido de Dio savi homajn kreitulojn estas ekskluzive lia libera mizerikordo, sendepende de iu ajn merito aŭ malmerito.

Tiu estas unu el de la Kvin punktoj de Kalvinismo. Tiu doktrino estis kodigita la unuan fojojn en 1561 kaj reasertata en la 16-a jarcento kaj reasertata en la Sinodo de Dordrecht (1619) kaj historie karakterizas la reformacian fidon kiel esprimitan ĉe kelkaj reformaciaj konfesioj. .

Doktrinaj precizigoj[redakti | redakti fonton]

Se la senkondiĉa elekto asertas ke Dio decidas sendepende la merito aŭ malmerito de la kreitulo, tamen ĝi ne ekskludas la homan responson kredi je la ago elaĉeta de Kristo (Johano 3, 16-18). En la Sankta Skribo rimarkiĝas tensio inter la suvereneco de Dio. Ĝi, tamen, ne provas solvi tiun kontraŭdiron". Ambaŭ estas veroj. Negi la homan responson signifas fali en superkalvinismon kaj negi la suverenecon de Dio signifas fali en Arminianismon. La elektitoj saviĝas por ke ili plenumu bonfaraĵojn (Efe 2:10). La bonfaraĵoj, do, ne povas esti surabisma ponto (estiĝinta post la Falo), kiu kunigas la homan estulon al Dio. La bonfaraĵoj estas la rezulto de la dia graco. Jen la kialo pro kio la apostolo Petro asertas: "10 Sekve, fratoj, pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton; ĉar farante tion, vi neniam falpuŝiĝos" (2 Petro 1, 10).

Iuj bibliaj pasaĵoj, kiuj almenaŭ ŝajne apogas la senkondiĉan elekton[redakti | redakti fonton]

La elekto[redakti | redakti fonton]

  • Marko 13:20;
  • Marko 13:27;.
  • Luko 18:7;
  • Johano 10:16;
  • Romanoj 8:33;
  • 1Tesalonikanoj 1:4;
  • 1Pietro 1:1.

Sen antaŭaj kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

  • Romanoj 9:10-16;
  • Romani 9:18-24;
  • Efesanoj 2:9;
  • 2 Timoteo 1:9;
  • Tito 3:5.

NB. Ĉiuj tiuj bibliaj pasaĵoj, laŭ katolikismo, ortodoksismo, orientaj eklezioj kaj iuj reformaciaj eklezioj, estas interpretendaj alimaniere por ke ili respektu la homan dignecon kaj la ĝeneralan kuntekston de la Biblio mem.

Formalaj esprimoj de la doktrino[redakti | redakti fonton]

  • Belga fidkonfeso (1561), art. 16, kiu konfesas: Ni kredas ke, estante la tuta posteularo de Adamo falinta tiamaniere en la perdiĝon kaj en la ruinon pro la peko de la unua homo, Dio sin montris tia kia li vere estas, nome mizerikorda kaj justa: "mizerikorda" ĉar savanto de tiuj kiujn li volis savi... sendepende de iliaj faroj; "justa" ĉar Li lasis la aliajn en la ruino kaj en la perdiĝo en kiujn ili estis falintaj.
  • Sinodo de Dordrecht (1619), ĉap 1, art. 7, la elekto estas difinita: Nun la elekto estas la senŝanĝa decido de Dio laŭ kiu, per la tre libera dia volo, per pura graco, en Jesuo Kristo alvokis al la savo antaŭ la fondo de la mondo, inter la tuto de la homoj falintaj pro iliaj kulpo el la komenca integreco al la peko kaj al la perdiĝo, certan nombron da homoj, nek pli bonaj nek pli dignaj ol la aliaj, sammaniere eĉ kuŝantaj en la sama mizera sorto. Kaj ilin Li donis al Kristo kiel dirite en "5 antaŭdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laŭ la aprobo de Sia volo, 6 al la laŭdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata".
  • Kredkonfeso de Westminster (1646): "Dio dekretis ekde la eterneco, laŭ la plej saĝa kaj sankta konsilo de sia volo, libermaniere kaj senŝanĝmaniere, ĉiujn aferojn kiuj okazontus. (...) Kvankam Dio antaŭscias ĉion kio povas okazi en ĉiuj eblaj kondiĉoj, neniam Li estis devigita dekreti ion ajn pro la fakto ke Li tion antaŭvidis kiel ion kio povus okazi en la estonteco aŭ kio estus okazonta en apartaj situacioj.

Johano Kalvino pri tiu doktrino[redakti | redakti fonton]

  • Kalvino, Istituzione della Religione Cristiana, Libro III, Ĉp. 21, sek. 7: "Ni asertas tial, kiel klare montras la Skribo, ke Dio dekomence, per eterna kaj senŝanĝa decido, elektis kiujn li volis savi kaj kiujn li destinis al la perdiĝo. Ni asertas ke tiu dekreto, rilate al la elektitoj, estas fondita sur lia mizerikordo sendepende de la homa digneco'; ke, kontraŭe, la eniro en la vivon estas malpermesita al tiuj kiujn Li volis damni...

Objektoj kontraŭ tiu doktrino[redakti | redakti fonton]

Nur eta parto de la Reformacio elektis sekvi la kalvina doktrinon. La opono al la doktrino de la “senkondiĉa elekto” povas esti apogata sur "la humanistoj premisoj kiuj asertas la liberan volon de la homa estulo aŭ sur la bibliaj referencoj kiuj emfazas la homan responson kaj sur la kredo je Dio kiel necesa kondiĉo". Multaj promesoj de la Biblio estas esprimitaj en la origina greka teksto per hipotezaj periodoj de la realo kaj eventualeco (ekzemple: "...se ili ne daŭrigas en ilia nekredemo, ili estos savitaj..."Rom 11:23).

Iuj kritikistoj, kontraŭaj al la senkondiĉa elekto, de la kalvina teorio supozas la kompletan liberon de la homa estulo por fari elektojn por aŭ kontraŭ Dio, aŭ antaŭsupozas partan kapablon de la homo realigi "kion li povas". Tio kion mankas, poste, estus integrita de la dia graco, kvazaŭ Dio dirus: "Pluiru ĝis kien vi povas iri, per la plej bona via volo kaj mi vin helpos kaj enkondukos tra la strato ankoraŭ laŭirenda". Demando, tamen, almetendas: "Ĉu tiu rezonado estas laŭbiblia?". Se oni sekvas tiun rezonadon, oni finiĝas por kontesti al la Biblio la rajton de la lasta vorto sur tiu kaj aliaj problemoj, kaj oni asertus la rajton iri "trans la Skribo" kaj posedi aliajn fontojn de aŭtoritato.

Plej signifaj kaj atentodignaj, male, la kritikoj kaj la perpleksoj de tiu kiu metas al diskuto la kalvinan instruon apogiĝante sur bibliaj tekstoj en kiuj estas emfazata la elekto kondiĉita de la homa La senkondiĉa elekto estas doktrino de la kristana teologio kiu precizigas aspekton de la kalvinisma soteriologio. Subtenante la principon de la antaŭdestino, laŭ kiu Dio, ekde la eterneco, antaŭdecidis, laŭ sia neapelaciebla kaj suverena juĝo, kiu estus ricevinta la savigan gracon, kaj kiun li, male, estus forlasinta sekvi la vojon de la peko, tiu doktrino indikas sur kiu bazo Li apogiĝis por dekreti savi certan nombron da homaj estuloj.

La bazo kiun kalvinismo vidas en la mesaĝo de la Biblio por la decido de Dio savi homajn kreitulojn estas ekskluzive lia libera mizerikordo, sendepende de iu ajn merito aŭ malmerito.

Tiu estas unu el de la Kvin punktoj de Kalvinismo. Tiu doktrino estis kodigita la unuan fojojn en 1561 kaj reasertata en la 16-a jarcento kaj reasertata en la Canoni di Dordrecht (1619) kaj historie karakterizas la reformacian fidon kiel esprimitan ĉe kelkaj reformaciaj konfesoj.

Iuj kritikistoj de la kalvina teorio supozas la kompletan liberon de la homa estulo por fari elektojn por aŭ kontraŭ Dio, aŭ antaŭsupozas partan kapablon de la homo realigi "kion li povas". Tio kion mankas, poste, estus integrita de la dia graco, kvazaŭ Dio dirus: "Pluiru ĝis kien vi povas iri, per la plej bona via volo kaj mi vin helpos kaj enkondukos tra la strato ankoraŭ laŭirenda". Demando, tamen, almetendas: "Ĉu tiu rezonado estas laŭbiblia?". Se oni sekvas tiun rezonadon, oni finiĝas por kontesti al la Biblio la rajton de la lasta vorto sur tiu kaj aliaj problemoj, kaj oni asertus la rajton iri "trans la Skribo" kaj posedi aliajn fontojn de aŭtoritato.

Plej signifaj kaj atentodignaj, male, la kritikoj kaj la perpleksoj de tiu kiu metas al diskuto la kalvinan instruon apogiĝante sur bibliaj tekstoj en kiuj estas emfazata la elekto kondiĉita de la homa akcepto kaj obeo al la dia propono, kaj de tiu kiu alkampigas la homan dignecon ĉiam respektatan de Dio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]