Sennacieca Asocio Tutmonda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
«SAT» alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon SAT (apartigilo).
Grupa foto de la SAT-kongreso en 2014
Semajnfino de pariza Sat-amikara grupo en Nemours en 1963

Sennacieca Asocio Tutmonda (mallonge SAT) estas sendependa, neneŭtrala tutmonda Esperanto-asocio. SAT multe eldonas, kaj inter ĝiaj eldonoj estas la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Ĝi havas tramondan reton de SAT-perantoj. Kaj SAT estas ligita al la Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA-oj) per la konvencio de Gotenburgo. SAT fondiĝis en 1921 kiel la organizaĵo de la Laborista Esperanto-movado. Grava figuro inter la fondintoj de SAT estis Eugène Adam, kiu konatiĝis sub la pseŭdonimo Eŭgeno Lanti. Fine de la 20-aj jaroj SAT havis pli ol 6000 membrojn. Kiel relative granda internacia asocio kun individua membreco (kontraste kun ombrelaj asocioj, kiuj kunigas landajn organizaĵojn) ĝi estis unikaĵo en la laborista movado. La prezidanto de la Plenum-Komitato, Jakvo Schram, indikis membronombron de 881 en 2003.[1] En 2006 la nombro de pagantaj membroj estis 724.[2]

Celoj

  1. utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda;
  2. kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro;
  3. lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj.
  4. servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al. tiu de SAT;
  5. peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de la asocio.

Ĉi tiun difinon oni akceptis en la fonda kongreso de SAT en 1921, ĝi restas ĝis nun valida. En 1928 oni precizigis la celon per jena aldono:

SAT, ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj Ideoj per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevos en siaj apartaj medioj.
Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado; helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj juĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun li opinias la plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

SAT ne estas poresperanta organizo, t.e. ĝi ne estas organizo, kiu propagandas Esperanton. Ĝi estas peresperanta organizo, t. e. SAT utiligas Esperanton por siaj celoj.

Strukturo

SAT havas sennaciecan strukturon. La membroj aliĝas individue, kaj ne pere de landa asocio. Necesas ne konfuzi sennaciismon, kulturan tendencon, kun sennacieco, asocia strukturo konsekvence bazita sur uzo de komuna lingvo kaj konsistanta precipe en tio, ke SAT ne havas naciajn sekciojn kaj ĝiaj aktivaj membroj nur estas individuaj personoj. SAT ne nur estas sennacieca sed ankaŭ supertendenca. Tio signifas, ke principe neniu aparta filozofia aŭ politika skolo regas en ĝi.

La decid-strukturo de SAT estas teorie per referendumoj religita al la bazo (ĉiuj kongres-decidoj validas nur post referendumo). Tiu statuta dispono celas bazan demokratian regadon; tamen la sperto montras, ke la plej multaj kongresdecidoj neniam estas submetitaj al referendumo. La SAT-estraro, kiu gvidas la asocion, nomiĝas Plenum-Komitato.

Redaktanto de Sennaciulo kaj jam dum multaj jaroj Ĝenerala Sekretario estis Kreŝimir Barkoviĉ. Post somero de 2007 kaj dum la jaro 2008 estis fakte redakta teamo respondeca kaj post somero de 2008 Jakvo Schram estis nova redaktanto.

Prezidintoj de la Plenum-Komitato

Eŭgeno Lanti

nuna prezidanto:

Agado

SAT eldonas la ĉiumonatan gazeton Sennaciulo, la jaran kulturan bultenon Sennacieca Revuo, kaj diversajn librojn kun kleriga enhavo, el kiuj la plej grava estas Plena Ilustrita Vortaro. Ĝi ankaŭ publikigas plian klerigan materialon sur la reton.

Referencoj

  1. Jakvo Schram en intervjuo SAT plu estas avangarda. en: La Ondo de Esperanto 5, 2003
  2. laŭ indiko de la Ĝenerala Sekretario Krešimir Barković en interna cirkulero de 2007-07-18

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj