Serba Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Serba Respubliko

La Serba Respubliko, nomata ankaŭ Respubliko Serba (serbe Република Српска/Republika Srpska), estas unu el la du partoj de Bosnio kaj Hercegovino, kiuj ekestis per la Interkonsento de Dayton (la alia estas la Federacio Bosnio kaj Hercegovino). Ĝi ampleksas preskaŭ unu duonon de la tuta Bosnio kaj Hercegovino. Ĝia ĉefurbo kaj administra centro estas Banja Luka.

Situo en Bosnio kaj Hercegovino (ruĝa estas la Serba Respubliko)

La areo de la Serba Respubliko estas 25.053 km², tio estas precize 49 % de la teritorio de Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi konsistas el du partoj, unu en la nordo kaj unu en la oriento de la lando. La du partojn ligas la koridoro de Brčko, kiu apartenas al la du landopartoj komune kaj estas administrata rekte de la ŝtato Bosnio kaj Hercegovino. Eksteraj limoj estas kun Kroatio, Serbio kaj Montenegro.

Laŭ takso de 2006 la respubliko havis 1,5 milionojn da loĝantoj. Ĉar granda parto de la bosnianoj kaj kroatoj foriris, nun 92 % de la loĝantaro estas serboj.

Oficialaj lingvoj estas la bosnia, kroata kaj serba lingvoj; la serba foje estas skribata ne per cirilaj, sed per latinaj literoj.

La flago montras la tut-slavajn kolorojn ruĝan, bluan kaj blankan, kiel la flago de Serbio, sed sen ties enmetita blazono.

Blazono

Urboj

  • Urboj en la norda parto:
    • Banja Luka (administra centro kaj plej granda urbo)
    • Prijedor
    • Doboj
    • Tesliĉ
    • Kozarska Dubica (iam Bosanska Dubica)
    • Novi Grad/Bosanski Novi
    • Mrkonjić Grad
    • Bosanska Gradiška
    • Prnjavor
    • Laktaši
    • Šipovo
    • Kozarac
    • Derventa
    • Bosanski Šamac
    • Modriča
    • Bosanski Brod
  • Urboj en la orienta parto:
    • Istočno Sarajevo (kun Istočno Novo Sarajevo kaj Pale)
    • Trebinje
    • Zvornik
    • Bijeljina
    • Foča
    • Višegrad
    • Nevesinje
    • Srebrenica

Esperanto-vivo

En la Serba Respubliko estas du Esperanto-societoj, po unu en Tesliĉ kaj Banja Luka, kaj kelkaj esperantistoj en aliaj lokoj.

Bildaro

Eksteraj ligiloj

greke http://www.vladars.net greke http://www.rtrs.tv greke http://www.predsjednikrs.net greke http://www.mvp.gov.ba/HTML/Bos/O_bosni.htm