Sergio Radoneĵskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sergio Radoneĵskij
Sergius von Radonezh.jpg
Naskiĝo la 3-an de majo 1314 en Varnici (apud Rostovo)
Morto la 25-an de septembro 1392
Adorita en 15 jarcento
Festotago la 5-an de julio kaj 25-an de septembro
v  d  r
Information icon.svg

Sergio Radoneĵskij (ruse Сергий Радонежский) aŭ Sergio de Radoneĵ estas sanktulo de la Rusa Ortodoksa Eklezio, fondinto de Troice-Sergijeva Laŭro (granda klostro situanta en ĉemoskva urbeto Sergiev Posad). Lia preciza naskiĝdato ne estas konata. Rusaj klerikoj solenas ĝin ekde la 8-a de oktobro 1314.

Liaj gepatroj Kirilo kaj Maria apartenis al bojara klano en urbo Rostov. Ili venis ĉemoskvan vilaĝon Radoneĵ, kie naskiĝis ties tri filoj: Stefano, Bartolomeo kaj Petro. Post kiam ili maturiĝis, du fratoj Stefano kaj Petro edziĝis kaj forveturis.

La maljunaj gepatroj petegis Bartolomeon resti kaj zorgi pri ili ĝis morto. Lastajn jarojn ili travivis en apuda Pokrovskij klostro, en kiu Bartolomeo detale konatiĝis kun monakaj moroj kaj kutimoj. Post morto de la gepatroj Bartolomeo fordonis sian parton de heredaĵo al frato Petro kaj petis alian sian fraton Stefanon konstrui kaj aranĝi ermitejon en apuda densa arbaro. En ĝi Bartolomeo loĝis kaj preĝis sole ekde 1335.

En 1337 lin konsekris monakestro Mitrofano kaj donis al li nomon Sergio. Tiam la novico aĝis dudek tri jarojn. Iom post iom kune kun li ekloĝis ceteraj anakoretoj, kies devota agado vaste disvastiĝis ĉirkaŭe. La komunumo fondis kaj konstruis la klostron, kiu funkcias ĝis nun kaj estas fame konata kiel Troice-Sergijeva Laŭro.

La komunumanoj longe petegis Sergion, por ke tiu estru ilin, sed ricevis permanentan rifuzon, ĉar modesteco kaj bonanimeco de Sergio ne permesis al li elstarigi sian personon. Li volis esti egala al la aliaj. Post dudek jaroj de sia ermita vivo Sergio iĝis monakestro kaj baldaŭ pri ĝia utila agado ekkonis konstantinopla patriarko, kiu sendis al li sian ĉarton.

Dum invado de armeo de Ora Hordo en Rusion monakestro Sergio petegis multajn rusajn dukojn kuniĝi sub gvido de moskva duko Demetrio Ivanoviĉ, por batali konraŭ la invadintoj. Post lia beno la rusa armeo venkis en batalo sur Kulikovo Pole (kampo de galinago) situanta apud rivero Don. En la batalo aktive partoprenis du rusaj prodoj, monakoj Peresveto kaj Oslabja, kiujn direktis Sergio. Duko Demetrio Donskoj (tial lin oni nomis post la batalo) petis sian konfesprenanton, monakestron Sergion aprobi la novan leĝon pri tronoheredo, kiam plej aĝa filo rajtis heredi tronon de sia patro.

Sergio Radoneĵskij mortis la 25-an de septembro 1392, kiam li estis 78-jara oldulo. En 1452 Rusa Ortodoksa Eklezio aldonis lian nomon al la listo de rusaj sanktuloj, pro lia longa klerika agado, fondo de Troice-Sergijeva Laŭro kaj ceteraj klostroj.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]