Shaman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shaman
Persona informo
Naskonomo Ярослав Юрьевич Дронов
Aliaj nomoj Shaman
Naskiĝo 22-an de novembro 1991 (1991-11-22) (32-jaraĝa)
en Novomoskovsk
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo kantaŭtoromuzikproduktisto • propagandisto • kantisto • kantotekstisto • komponisto
TTT
Retejo https://shamanofficial.ru
vdr

Shaman[1] aŭ en Esperanto Ŝaman, naskiĝinta kiel Jaroslav Jurjeviĉ Dronov, ruse Ярослав Юрьевич Дронов, naskiĝis la 22-an de novembro 1991 en Novomoskovsk, Tula provinco) estas rusa kantisto, kantaŭtoro kaj muzikproduktisto[2] de pop- kaj rokmuziko. Lia stilo miksas nuntempan muzikon kun popolaj kantoj kaj unikaj voĉaj teknikoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li okupiĝis pri muziko ekde kiam li estis 4-jaraĝa, studis en muzikaj mezlernejoj kaj universitatoj kaj aperis en la rusaj versioj de "X Factor" (2013) kaj "The Voice" (2014), finiĝante due en ambaŭ konkuradoj.

Lia unuopaĵo "Ni soru" (ruse: Встанем; latinlitere: Vstanem) el 2022, amasigis 43 milionon da vidoj sur YouTube kaj estis prezentita sur la rusa ŝtata novaĵkanalo Rusio-1.[3] Ŝaman estis voĉdonita la duan plej bonan rusan kantiston de 2022 en voĉdonado de la ŝtata-posedata rusa Alta esplorcentro pri la publika opinio (ruse: "Всероссийский центр изучения общественного мнения, mallonge ВЦИОМ).[4]

Mi estas ruso[redakti | redakti fonton]

Ŝaman subtenas la invadon de Rusio en Ukrainion kaj estis invitita paroli kaj prezenti ĉe eventoj organizitaj de la rusa registaro.[5] Kantistoj favorataj de la registaro estis ĉiam almenaŭ modere naciismajmilitarismaj.[6]

Li estas plej bone konata pro lia patriota kanto Я русский (Ja ruski aŭ "Mi estas ruso")[7][8] kiu aperis en 2022. "Ya Russki" ne mencias la militon, sed ĝia celo estas klare unuigi rusojn kontraŭ la "kolektiva Okcidento", kiel s-ro Putin nomas ĝin, kun linioj kiel "Mi estas ruso, por malĝojigi la tutan mondon".[6] Anna Vilenskaja, rusa muzikologo en ekzilo, aŭdigis la kanton al klaso plena de studentoj kiuj ŝatis ĉi tiun kanton kun siaj korpoj sed ne anime pro la abomeno al la kantoteksto kiu temas pri militarismo.[6] En Rusio instruistoj instigis gelernantojn por studi la kantojn "Я русский" kaj "Встанем" (Ni soru) kiel ekzemploj de patriotismo.[6]

La kanto fariĝis pop-kultura fenomeno en Rusio kaj de kiuj aperis parodioj en la populara amaskomunikilaro.[9] La 30-an de aŭgusto 2022, parodio de la kanto kaj muzikfilmeto "Я узкий" (Ja uzkij aŭ "Mi estas mallarĝa") estis publikigita, kies verkinto estis kreiva teamo gvidita fare de Aleksandr Gudkov.[10] Muzikkritikisto Ekaterina Kretova nomas lin popkulturfenomenon kaj konsideras lin unu el la plej bonaj en sia ĝenro.[11] Laŭ Ilja Kukulin, iama kulturhistoriisto ĉe la Supera Lernejo de Ekonomiko de Moskvo (Nacia Esplora Universitato) kaj nun en Amherst College en Masaĉuseco, “li estas la daŭrigo de longdaŭra evoluo de rusa subkulturo naciisma kaj parafaŝisma”.[6]

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • En aprilo 2022, li ricevis Music Box Gold Award por la kanto "Vstanem" en la kategorio "Golden Hit".
  • En decembro 2022, li ricevis la nacian premion de la rusaj kreaj premioj en la speciala kategorio de kreivaj kampoj.
  • En decembro 2022, li iĝis la premiito de la "Kanto de la Jaro" televida festivalo kiel la verkinto de la kanto "Vstanem".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Baja Mali Knidza (serbe:Баја Мали Книнџа) serba naciista kantisto

Svjatoslav Ivanoviĉ Vakarĉuk, ukraina naciista kantisto