Sicut Dudum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sicut Dudum (esperante “Antaŭ nelonge”) estas la komencaj vortoj de buleo de papo Eŭgeno la 4-a de la 13-a de januaro 1435.

Ekde 1430 hispanoj de Reĝlando de Kastilio okupis kaj ekkoloniis la Kanariajn insulojn, jam antaŭe malkovritaj ankaŭ de ĝenovanoj kaj portugaloj kaj kverele pridisputataj de Portugalio kaj Hispanio, sed ankaŭ komencis redukti al sklava stato la “konkeritan” popolon. Informiĝinte pri tio, papo Eŭgeno la 4-a adresis al la loka episkopo, kies kanaria teritoria popolo jam adheris al kristanismo, buleon Sicut Dudum per kiu, klarmaniere kaj senhezite, li kondamnas sklavigon de tiuj indiĝenaj popoloj kaj, sub minaco de ekskomuniko "ipso facto" nome pro la fakto mem (do sen procesa kondamno), devigas, en la daŭro de 15 tagoj post la ricevo de la buleo, redoni liberon al tiuj kiuj, senmotive kaj sen ekonomia kompenso, estis sklavigitaj: tiuj personoj devas esti konsideritaj tute kaj porĉiame liberaj ("ac totaliter liberos perpetuo esse").

Krom moralaj motivoj, eble maltrankviligis la papon la risko ke tiu sistemo kaŭzus malamon kaj malproksimigu el kristanismo popolojn evangelizendajn.

Bedaŭrinde, la buleo ne multe efikis ĉar la malpravigita konduto pludaŭris, se sinsekvaj papoj, kiel Pio la 2-a kaj Siksto la 4-a devis rekonfirmi la malmoralecon de la sklaviga praktiko en Kanarioj.

En “Sicut Dudum” de papo Eŭgeno la 4-a estas parolate pri neliceco de sklavigo de homoj ĵus konvertiĝintaj al kristanismo. La sama sinteno rimarkiĝas ankaŭ en la alia lia samtema buleo "Creator Omnium" (Kreinto de ĉiuj), de 17 decembro 1434. [1]

Kelkaj historiistoj plendas ke la la papo lasis senprotekton la sklavigitojn ne kristanajn. Sed aliaj kritikistoj notas ke ĝi ne estas traktado pri la diversaj aspektoj de la fenomeno “sklavigo”. Fakte, kutime tiu buleo estas taksata "kiel grandsignifa kondamno pri sklavigo elmetita sesdek jarojn antaŭ kiam la eŭropanoj sin ĵetis al la Traatlantika sklavkomerco. [2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [2] Anglalingva teksto de la buleo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Richard Raiswell, p. 260 "Raiswell Richard>, p. 260.
  2. Tiel kardinalo Avery Dulles, 2005; kaj Joel S. Panzer, 2008 [1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]