Siegfried Obermeier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siegfried Obermeier
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1936 (1936-01-21)
en Munkeno
Morto 21-an de januaro 2011 (2011-01-21) (75-jaraĝa)
en Oberschleißheim
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siegfried OBERMEIER (naskiĝis la 21-an de januaro 1936 en Munkeno; mortinta la 21-an de januaro 2011 en Oberschleißheim) estis germana romanverkisto, precipe kun historiaj temoj.

Ekde 1963 li vivis en Oberschleißheim. Li verkis rakontojn, eseojn, glosojn kaj estis aŭtoro de trideko da romanoj. Por sia verkaro li ricevis medalon Littera kaj kultur-premion de Schleißheim.

El la verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Mein Kaiser - Mein Herr (Mia imperiestro - Mia sinjoro, 1986, romano pri Karolo la Granda)
  • -und baute ihr einen Tempel (- kaj li konstruis por ŝi templon - romano el Egiptio)
  • Echnaton, Im Zeichen der Sonne (Aĥnatono, sub signo de la Suno)
  • Caligula - der grausame Gott (Kaligulo, terura dio)
  • Don Juan, der Mann, den die Frauen liebten (Don Juano, viro, kiun amis virinoj)
  • Wurd’ ich mein Herz der Liebe weihn (Mian koron mi konsekris al la amo - pri Mozart)
  • Torquemada (pri la fama Inkvizitoro)
  • Geschichte des Judas (Historio de Judaso)
  • Starb Jesus in Kaschmir? (Ĉu Jesuo mortis en Kaŝmiro?)
  • Kleopatra
  • Messalina - die lasterhafte Kaiserin (Messalina, la malvirta imperiestrino)
  • Unheiligen Väter, Gottes Stellvertreter zwischen Machtgier und Frömmigkeit, Eine Geschichte der Päpste (Vivo de pekaj papoj, inter sopiro pri potenco kaj pieco)
  • Die Muse von Rom (La muzo el Romo - pri Angelika Kaufmann kaj ŝia epoko)
  • Richard Löwenherz (Rikardo Leonkoro)
  • Sappho (Sapfo, poetino)
  • Salomo und die Königin von Saba (Solomono kaj la reĝino el Ŝebao)
  • Im Zeichen der Lilie (Sub la signo de lilio - pri Ĵan Dark)