Sifiliso
Sifiliso | |
---|---|
infekta malsano • malsano • venera malsano | |
Treponema pallidum | |
Incidenco | 4,9 /100 000 |
Maksimumo de apero | 30-34 |
Klinika bildo | |
Paso | kronika |
Kaŭzoj aŭ riskaj faktoroj |
infekto de T.pallidum |
Sifiliso estas malsano disvastiĝanta per seksa kontakto. La patogena mikrobo estas la Treponoma pallidum (Treponemataceae). Laŭ ties simptomoj oni dividas la malsanon al tri fazoj.
- unua fazo: ulcero ĉe la infekta loko kaj lokaj bubonoj (bubono=inflamo de limfonodoj) (2-4 semajnoj post la infekto)
- dua fazo: haŭtaj malsanoj (4-6 semajnoj post la unua fazo)
- tria fazo: organaj malsanoj, perturboj en la sangocirkula sistemo, (post 2-20-jara sensimptoma tempo)
Sen kuraco, sifiliso povas efiki la korpon grave, ekzemple per difektoj al la nerva sistemo, koro aŭ cerbo, kaj eble ankaŭ morto. La malsano estas kuracebla per penicilino. Nuntempe ĝi sufiĉe efike flegeblas, sed ĝis ĉ. 1900 ĝi estis tiom terura malsano kiom nuntempe Aidoso.
Disvastiĝis en Eŭropo post malkovro de Ameriko.
Kelkaj famuloj mortis pro tiu malsano, interalie:
- Ulrich von Hutten
- Franz Schubert
- Guy de Maupassant
- Karen Blixen (tre maljune, post jardekoj da infektado)
Eksteraj ligiloj
greke http://www.ucolick.org/~randi/aecom/syphilis.txt greke http://www.brasilescola.com/doencas/sifilis.htm greke http://www.brasilescola.com/doencas/sifilis-congenita.htm greke http://www.arhp.org/healthcareproviders/resources/stdis/index.cfm