Karen Blixen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karen Blixen
Persona informo
Karen Blixen
Naskonomo Karen Christentze Dinesen
Naskiĝo 17-an de aprilo 1885 (1885-04-17)
en Rungstedlund
Morto 7-an de septembro 1962 (1962-09-07) (77-jaraĝa)
en Rungstedlund,  Danio
Tombo Rungstedlund vd
Lingvoj danaanglafranca vd
Ŝtataneco Danio vd
Subskribo Karen Blixen
Familio
Patro Wilhelm Dinesen vd
Patrino Ingeborg Dinesen vd
Gefratoj Thomas Dinesen • Ellen Dahl vd
Edz(in)o Bror von Blixen-Finecke vd
Profesio
Alia nomo Tania Blixen • Isak Dinesen • Pierre Andrézel • Osceola vd
Okupo novelisto • verkisto • aŭtobiografo • poeto • pentristo vd
Laborkampo prozopoezio vd
Aktiva dum 1905–1959 vd
Verkado
Verkoj Out of Africa ❦
Babette's Feast vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karen Blixen (1913)

Karen Christence BLIXEN-FINECKE, Isak DINESEN (Rungsted, 17-a de aprilo 1885 - 7-a de septembro 1962) estis Dana verkistino.

Ŝia patro, oficiro, verkisto kaj parlamentano Wihelm Dinesen, sinmortigis poste kiam li estis informita ke li estas malsana de sifiliso. Ekde tiam ŝia patrino prizorgis kaj edukis ŝin kaj ŝiajn gefratojn.

Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, Baronon Bror Blixen-Finecke, kaj ili havis bienon de kafo en Kenjo. Ili havis malfacilan geedziĝon kaj ŝi renkontis Denys Finch Hatton en Najrobio. Tiuj informoj estas en ŝia romano Afrikansk pastoral de 1937.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Ŝia verkado estis escepta por ŝia tempo. Unue, ŝi klopodis verki laŭ la plej bona tradicio de parola rakontado. Due, ŝia verkado baziĝis sur valoroj, kiuj estis konsideritaj eksmodaj en la frua dudeka jarcento kaj tiel multaj el la intrigoj de ŝiaj rakontoj okazis en la deknaŭa jarcento. Trie, ŝiaj verkoj estis stranga miksaĵo de aristokrataj valoroj, kontraŭ-kolonia protesto, kontraŭ-nazia protesto, gotikaj, erotikaj kaj aŭtobiografiaj elementoj.

Blixen gajnis la agnoskon kaj aprezon de elstaraj literaturaj figuroj, kiel Ernest Hemingway, (kiu esprimis sian dankon al ŝi per la vortoj: "Mi sentus min pli feliĉa hodiaŭ se la Nobel-premiita verkisto Isaac Dinesen estus premiita"). Ankaŭ la verkistoj Truman Capote, Pearl S. Buck, E. E. Cummings kaj Arthur Miller alte aprezias ŝian stilon de verkado.

En 1985 aperis la filmo "Memoroj el Afriko" ĉefrolita de Meryl Streep kaj Robert Redford. La filmo havis grandan sukceson kaj post sia sukceso, la hejmo de Belixen en Najrobo, Kenjo fariĝis nacia muzeo. Alia muzeo dediĉita al Blixen situas sur la familia bieno en Danio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sandhedens hævn 1926
  • Sju romantiska berättelser, 1934.
  • Afrikansk pastoral, 1937
  • Vedergällningens vägar, 1944
  • Vintersagor, 1942.
  • Skuggor över gräset, 1960.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]