Silbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Silbo estas la nomo de la fajflingvo de la insulo La Gomera, unu el la Kanarioj. La vorto silbo estas hispana por "fajfo".

En tiu insulo uziĝis tiu lingvo por komuniki tra la profundaj ravinoj. Oni imitas la sonojn de la parolata lingvo per fajfoj, kio estas pli laŭta. Origine oni imitis la prakanarian ("guanĉan") lingvon, dum nuntempe oni imitas la hispanan.

En la nuna epoko de poŝtelefonoj la uzo de la Silbo ne plu necesas, do ĝi estas endanĝerita. Por ĝin konservi, je la ŝanĝo de la jarmiloj oni enkondukis la Silbon kiel deviga fako en ĉiujn lernejojn de la insulo, kie antaŭe ĝi estis elektebla fako.

Turistoj en La Gomera ekscias de la fajflingvo kaj ofte kredas, ke tia lingvo estas unika en la mondo. Sed fakte ekzistas similaj lingvoj en aliaj partoj de la Tero kiel partoj de Meksiko, Turkio kaj Nova Gvineo. La pirahanan lingvon de Brazilo oni kutimas krom paroli kaj fajfi ankaŭ kanti kaj zumi.