Sinagogo de Kluĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Sinagogo en Kluĵo estas la unusola funkcianta sinagogo de la urbo.

Sinagogo en Kluĵo

Historio[redakti | redakti fonton]

La judoj konstruis pli novan sinagogon por liberala rito en tiam hungara urbo Kolozsvár inter 1886-1887. En 1927 anoj de la legiana movado (Rumanio) detruetis ĝin (ja la urbo tiam apartenis al Rumanio). En 1944 bombo trafis la konstruaĵon kaj tiutempe germanaj kaj hungaraj faŝistoj deportis la judojn al Auŝvico. Post la 2-a mondmilito la sinagogo pli malofte estis uzata. En 1951 Rumanio renovigis la konstruaĵon. Ĝi estas ankaŭ memorejo pri pereintaj judoj en Transilvanio.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La sinagogo situas sola laŭ la strato. La fasado havas meze enirejon. Ĉe la tegmento sur la pinto de la 4 turetoj estas globoj kun judaj steloj. Sur la muron oni metis memortabulon pri la pereintaj judoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interno de la sinagogo